Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §86-90

(GMT+08:00) 2019-06-21 14:17:21     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

86.

Tuj kiam vi trovas viajn pensojn inklinaj al la vojo de materialaj deziroj,

returnu vin sur la vojon de konservo de via simpla naturo.

Tuj kiam vi konsciiĝas, ke malbonaj pensoj obsedas vian menson,

returnu vin de ili tute senhezite.

Tiamaniere vi povas turni malfeliĉon en feliĉon kaj repreni la vivon el la faŭko de morto.

Vi do nepre ne lasu forgliti tiajn okazojn.

念头起处,才觉向欲路上去,便挽从理路上来。一起便觉,一觉便转,此是转祸为福,起死回生的关头,切莫轻易放过。

87

En kvieteco la pensoj de homo estas klaraj kiel akvo,

kaj lia vera koro povas esti vidata ĝis la fundo.

En senzorgaj momentoj la spirito kaj sinteno de homo estas senhastaj,

kaj lia vera motivo povas esti konata.

Ĉasante nek famon, nek riĉecon, li estas modesta kaj afabla,

kaj li povas trovi verajn intereson kaj guston en sia koro.

En la ekzameno de la homa naturo kaj en la kulturado de la morala karaktero,

nenio estas pli bona, ol la supre diritaj manieroj.

静中念虑澄澈,见心之真体;闲中气象从容,识心之真机;淡中意趣冲夷,得心之真味。观心证道,无如此三者。

88.

Se vi povas teni kvietecon en senbrua loko,

tia kvieteco ne havas veran sencon;

nur la kvieteco, kiu estas tenata en brueco,

estas en plena akordo kun la homa natura karaktero.

Se vi sentas vin feliĉa en ĝoja okazo,

tio ne estas feliĉo en la vera senco;

nur la feliĉo, kiu estas akirita en mizero,

estas en plena akordo kun la homa natura temperamento.

静中静非真静,动处静得来,才是性天之真境;乐处乐非真乐,苦中乐得来,才是心体之真机。

89.

Kiam vi devas oferi viajn proprajn interesojn,

estas grave ne havi nedecideman menson.

Tia hezitemo povus multe hontigi vian sinoferan spiriton.

Kiam vi donas almozon,

vi esperu nenian repagon de la ricevanto. —

Alie via origina bonkoreco nur makuliĝus.

舍己毋处其疑,处其疑,即所舍之志多愧矣;施人毋责其报,责其报,并所施之心俱非矣。

90.

Se la Ĉielo donas al mi malmulte da feliĉo,

mi altigos mian virton por kompletigi tiun ĉi porcieton.

Se la Ĉielo trudas pezajn penadojn kaj suferojn sur mian korpon,

mi gajigos mian koron por mildigi la turmentojn.

Se la Ĉielo sendas katastrofojn sur min,

mi plibonigos mian moralecon por glatigi mian vojon al la perfekteco. —

Tiam, kion do la Ĉielo povos fari kontraŭ mi?

天薄我以福,吾厚吾德以迓之;天劳我以形,吾逸吾心以补之;天扼我以遇,吾亨吾道以通之。天且奈我何哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin