Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §91-95

(GMT+08:00) 2019-06-24 13:34:01     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

91.

La morala homo ne petas feliĉon,

sed la Ĉielo, sen lia scio, plenumas liajn korajn dezirojn.

La malica homo ĉiel penas eviti katastrofojn,

sed malgraŭe la Ĉielo senigas lin je lia prudento kaj sendas katastrofojn sur lin.

El tio ni povas vidi, ke la sagaco kaj potenco de la Ĉielo estas nesondeblaj. —

Al kio do la homaj limigitaj fortoj kaj saĝeco povas esti utilaj?

贞士无心徼福,天即就无心处牖其衷;憸人著意避祸,天即就著意中夺其魄。可见天之机权最神,人之智巧何益!

92.

Se, en sia malfrua vivo, prostituitino edziniĝas en bonan familion,

la malĉasteco de ŝia pasinta vivo estas por ŝi nenia malhelpo.

Se virino, kiu gardas sian ĉastecon en sia vidvineco, perdas ĝin en sia posta vivo,

la tuta virto, kiun ŝi akumulis, estas tute forĵetita.

Proverbo diras:

"Juĝante homon, rigardu liajn postajn jarojn."

Tio ja estas vere sagaca konsilo!

声妓晚景从良,一世之烟花无碍;贞妇白头失守,半生之清苦俱非。语云:"看人只看后半截。"真名言也。

93.

Se ordinara homo nur volonte akumulas virton per plenumado de bonaj faroj,

li estas duko aŭ ministro sen titolo kaj posteno, kaj ĉiu lin respektas.

Se altranga grandsinjoro faras nenion alian ol pliigi siajn potencon kaj riĉecon aŭ peti patronadon de potenculoj,

li estas nenio pli ol almozpetanto kun titolita rango.

平民肯种德施惠,便是无位的公相;仕夫徒贪权市宠,竟成有爵的乞人。

94.

Kiam ni konsideras la fakton, ke la meritoj, de kiuj ni nun profitas, estis kreitaj de niaj prapatroj,

ni devas esti dankemaj al ili pro la meritokrea malfacileco.

Kiam ni volas scii, kian feliĉon ĝuos niaj posteuloj,

ni devas konsideri, kiajn meritojn ni lasos al ili, kaj kiel facile estos por ili perdi ĉion, kion ni heredigos al ili.

问祖宗之德泽,吾身所享者是,当念其积累之难;问子孙之福祉,吾身所贻者是,要思其倾覆之易。

95.

Falsa virtulo, kiu ŝajnigas sin bonfaranto,

estas tute ne diferenca de egoisma kanajlo;

kiam virtulo forlasas siajn moralajn principojn,

li ne estas pli bona, ol la malbonulo, kiu sin korektis kaj fariĝis nova homo.

君子而诈善,无异小人之肆恶;君子而改节,不及小人之自新。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin