La Turo Flava Gruo
Verkis Cui Hao (704-754)
Tradukis Gajo
Per gruo flava jame forflugis l' antikvulo*,
ĉiloke staras vaka la Flavagrua Turo.
Ĉi tiu birdo post la deiro ne plu venis,
nur blanka nubo naĝas jarmilojn en lant-kuro!
Ĉe l' urbo Hanyang klaras la arboj sub sunbrulo,
kaj cise verdas herboj sur Yingwu-etinsulo.
Ho, kie estas mia hejmloko je l' vespero?
Min faras splena sur la rivero fumnebulo!
*Laŭlegende, "la antikvulo" aludas al tiu feo nomita Zi'an, kiu per flava gruo forflugis de la loko, kie nun sidas la Flavagrua Turo, kaj neniam revenis.