Funebre al mia hamstro | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-01 08:30:14     Redaktoro:Xiong

Funebre al mia hamstro

Minosun

 

Mia filino ludemas. Ŝi estas elementlernejano. Senpermese ŝi aĉetis hamstron kun la preteksto, ke mi naskiĝis en jaro de rato.

Antaŭe mi neniam vidis hamstron. Ĝi estas vere aminda. La korpo estas malgranda kaj graspufa. La rondaj okuloj estas brile facilmoveblaj. Ĝi konstante sin volvas kvazaŭ en vilan buleton malpli grandan ol ovo. La besteto kuras tre rapide, ŝajne sen piedoj. La hamstro amas stari, kaj tiu stara aspekto estas ridindiga: "la du manoj" streĉe retiriĝas al si; la korpo rektiĝas; kaj la okuloj rigardas ĉirkaŭen. Arakidoj, melonsemoj kaj fruktoj estas ĝiaj frandaĵoj, sed ĝia ĉiutaga manĝaĵo estas tre malgranda, ke du aŭ tri arakidoj, ekzemple, jam sufiĉas. Ĝi kutimas dormi tage kaj ne ŝatus, ke iu alia ĝin ĝenas.

Vere estas aminda dorlotato. Mi nomas ĝin Bebo.

Ĉiutage post manĝo mi nepre amuzas min kun Bebo. Manĝinte, mi ne forgesas doni al ĝi manĝi. Ĉiufoje, kiam Bebo prenas, ekzemple, arakidon, ĝi tuj ĉirkaŭbrakas ĝin kaj kaŭre sidas ie por manĝi. Iafoje ĝi enmetas duonon de arakido en sian buŝon kaj tiam ĝia vango pufiĝas. Iom poste la etulo kuras ien, kie neniu ĝin ĝenas, por "kaŝe" manĝi. Laŭ onidiro, la nomo "hamstro" devenis de tio, ke en ĝiaj vangoj estas po unu longa saketo, en kiu ĝi povas konservi manĝaĵon. Finmanĝinte la arakidon, ĝi prenas iom da fruktopeco, kiun mi detranĉis. Ĝi satas kaj nun kuras ĉie, jen sur tablo, jen sur sofo, aŭ jen sur homa korpo. Bebo emas sin movi, tre sprite. Ĝi nun restas ĉi tie, kaj momentete jam malaperas, kio klopodigas min ĉie serĉi ĝin. Bebo emas sin kaŝi en malluma loko. Se mi forprenas iun kovraĵon, ĝi estas ja sub ĝi, kuŝante surventre, iafoje kaŭrante aŭ starante. Je mia alesto, ĝi ankoraŭfoje rapidas for.

Sate amuzite, mi enmetas Bebon en la kaĝon, kiu estas aĉetita samtempe kun ĝi kaj tiom malgranda kiom muzika skatolo. En la nesteto estas nur tolpecoj kaj unu jam eluzita lanfadena ganto, kiel litaĵoj de Bebo. Kiam ĝi volas dormi, ĝi eniras en la ganton, kiu havas truon. Se ekstere okazas io brua, la kapeto elŝoviĝas por observi, kio estas; se la okazaĵo ne interesiĝas, ĝi denove retiras sian kapon kaj daŭre dormas.

Mi ofte retumas. Kiam mi laciĝas, mi surmetas ĝin sur la komputilan tablon.Verŝajne Bebo tre amas resti ĉi tie, ĉar ĝi rajtas ronĝi ion ajn, kiun ĝi renkontas tie, precipe librojn. Kelkafoje ĝi staras sur siaj du piedetoj por ĝui al la ekrano, en kiu tamen ĝi trovas nenion amuzan kaj, do, ĝi adiaŭas min, sen ia ajn signo – jen ĝi kaŝas sin sub la fotaparato de la komputilo.

Kun la tempa paso mi ne povas disiĝi de Bebo. De tempo al tempo mi metas ĝin sur mian mankavon, karesas ĝin, portas ĝin sur la komputilan tablon, allasas ĝin rampi sur mia korpo. Ĝi estas vigla, pura kaj sana.

Ĉi-matene, kiam mi ankoraŭ kuŝis en la lito, mia edzino diris: "Bebo mortis."

Kial mi ne ekpensis pri tio, ke la vetero estas tiel malvarmega…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin