Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §106-110

(GMT+08:00) 2019-07-03 08:33:23     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

106.

La nobla klerulo ne devas preni frivolan manieron.

Se li agos frivole, li elmetos sin al tro da eksteraj distraĵoj,

kaj sekve ne povos plu ĝui senzorgan kaj trankvilan vivon.

Kiam li uzas sian menson, li ne devas trudi tro pezan ŝarĝon al ĝi.

Alie li fariĝos sklavo de eksteraj fortoj

kaj ne povos plu ĝui senĝenajn kaj vivecajn plezurojn.

士君子持身不可轻,轻则物能挠我,而无悠闲镇定之趣;用意不可重,重则我为物泥,而无潇洒活泼之机。

107.

La universo daŭras por ĉiam,

sed la homo, unu fojon mortinte,

ne povas reveni al la vivo.

Li povas vivi apenaŭ cent jarojn,

kaj tiuj jaroj, eĉ cent, pasas kvazaŭ momento.

Bonŝance naskiĝinte en tiun ĉi mondon,

li ne povas ne scii gustumi la feliĉon de la vivo,

kaj samtempe li devas gardi en la menso ankaŭ, ke estos bedaŭrata ĉiu lia tago malŝparita.

天地有万古,此身不再得;人生只百年,此日最易过。幸生其间者,不可不知有生之乐,亦不可不怀虚生之忧。

108.

Rankoro estas vekita tiam,

kiam oni ne ricevas rekompencon por sia favoro donita al aliaj.

Tial, anstataŭ esperi ricevi rekompencon,

oni devas forgesi kiel la donitan favoron, tiel ankaŭ sian rankoron.

Malamo estas vekita tiam,

kiam oni ne ricevas dankemon por sia bono farita al aliaj.

Tial, anstataŭ esperi ricevi dankemon,

oni devas forigi el la menso la pensojn kiel pri la farita bono, tiel ankaŭ pri la dankemo.

怨因德彰,故使人德我,不若德怨之两忘;仇因恩立,故使人知恩,不若恩仇之俱泯。

109.

La malsanoj de maljuna aĝo havas siajn radikojn en la aĝo forta.

La pekoj, kiuj estas la sekvo de dekadenco, havas siajn radikojn en la tempo,

kiam oni estis ĉe la kulmino de sia prospero aŭ potenco.

Jen kial la noblulo devas esti aparte singarda en la florado de sia vivo.

老来疾病,都是壮时招的;衰时罪孽,都是盛时作的。故持盈履满,君子尤兢兢焉。

110.

Doni siajn bonfarojn al individuoj por akiri favorojn ne estas pli bone,

ol prezenti siajn belajn kvalitojn al la publiko por plialtigi ĝian moralecon.

Ekhavi novajn amikojn ne estas pli bone,

ol pliintimigi al si malnovan amikecon.

Krei vantan gloran reputacion por si ne estas pli bone,

ol kaŝe kulturi sian virton.

Peni fari eksterajn agojn kaj brilajn meritojn ne estas pli bone,

ol silente kaj singarde zorgi pri ĉiutagaj farendaĵoj.

市私恩,不如扶公议;结新知,不如敦旧好;立荣名,不如种阴德;尚奇节,不如谨庸行。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin