Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §116-120

(GMT+08:00) 2019-07-05 08:40:15     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

116.

Ŝajnigu vin mallerta por kaŝi viajn verajn talentojn.

Montru vian lertecon nur en tia maniero, ke viaj kapabloj estas limigitaj.

Kovru vin per masko de konfuzo por kaŝi vian veran klarecon de la kapo.

Uzu la metodon de portempa retiriĝo por fari postan antaŭeniron.

Tiuj ĉi estas taktikoj por memkonservo,

kiuj estas tiel bonaj, kiel tiuj de ruza leporo, kiu havas tri truojn.

藏巧于拙,用晦而明,寓清于浊,以屈为伸,真涉世之一壶,藏身之三窟。

117.

La faktoroj de dekadenco jam latentiĝas en la tempo de kulmina prospero,

dum nova revigliĝo de vivo komenciĝas jam en la tempo de kadukiĝo.

Tial, en la tempo de paco kaj abundeco la noblulo devas sin antaŭgardi kontraŭ eblaj katastrofoj.

Male, dum tumulta tempo li devas kun firma volo fari sian plejeblon por atingi plenan sukceson.

衰飒的景象就在盛满中,发生的机缄即在零落内。故君子宜操一心以虑患,处变当坚百忍以图成。

118.

Tiu, kiu estas sorĉita de strangaĵoj kaj kuriozaĵoj,

ne povas havi profundajn sciojn.

Tiu, kiu rigore praktikas sinkulturadon en izoliteco for de siaj kunuloj,

ne povas konservi sian virton por tre longa tempo.

惊奇喜异者,终无远大之识;苦节独行者,非恒久之操。

119.

Kiam homo koleriĝas kiel furioza flamo

aŭ kiam liaj deziroj fortiĝas kiel bolanta akvo,

li agas stulte malgraŭ ke li bone konscias sian stultaĵon.

Kiu estas tiu, kiu scias, ke tia mensostato estas misa?

Kaj kiu estas tiu, kiu, konsciante la misecon, intence lasas al si kulpi tian stultaĵon?

Se, en tia momento, li povas returni siajn pensojn en la ĝusta direkto,

tiam la "demono", kiu devojigis lin, ŝanĝiĝas en la "Sinjoron", kiu redonas al li lian originan veran naturon.

当怒火欲水正腾沸处,明明知得,又明明犯着。知的是谁,犯的又是谁。此处能猛然转念,邪魔便为真君矣。

120.

Ne kredu nur al unu partio, por ne esti trompita de malbonulo.

Ne opiniu vin ĉiam prava, nek estu obstina en via opinio, por ne esti puŝata de tromemfido.

Ne uzu viajn fortaĵojn por bagateligi alies kvalitojn.

Ne lasu al via mallerteco enviigi vin pri alies kapabloj.

毋偏信而为奸所欺,毋自任而为气所使,毋以己之长而形人之短,毋因己之拙而忌人之能。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin