Morusarboj sur kampaj vojetoj (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-08 12:53:17     Redaktoro:Li

Morusarboj sur kampaj vojetoj

Anonimulo

 

Esperantigita de Wang Dayou

 

Kiam la suno leviĝas en la sudorienta ĉielo

Kaj verŝas lumon sur domo de la familio Qin.

Qin-familio havas filinon belan kaj virtan;

Oni nomas ŝin Luofu laŭnome.

Ŝi amas bredon de silkraŭpoj kun plezuro

Ŝirkolektante morusfoliojn inter la arboj.

Ŝi portas korbojn ligitajn per silkaj ŝnuretoj

Alkroĉitaj al la teniloj plektitaj el osmantaj1 branĉetoj.

Ŝi portas hararanĝon tian, kian belaj knabinoj amas,

Kaj du brilajn perlojn alpinglitajn super siaj oreloj.

Ŝi estas vestita en jupo el plej mola flava sateno

Kaj portas la plej riĉan violetan satenan ĉemizon.

 

Kiam la pasanto ekvidas ŝin,

Li demetas sian ŝarĝon kaj gape karesas sian mentonon.

Kiam la juna viro ekvidas ŝin,

Li demetas sian ĉapon kaj reĝustigas sian harpinglon.

La pluganto forlasas sian plugilon post si;

La sarkanto formetas sian sarkilon el sia menso.

Ĉikanado al sia edzino certe estas la sekvo de tio,

Ke la viro iam fikse rigardis la ĉarme belan Luofu.

 

Iu prefekto el la sudo haltas sur la vojo;

Liaj kvin fortaj ĉevaloj atendas lin surloke.

La prefekto sendas demandi la knabinon:

"Ĉu vi povus diri al ni vian nomon, bela knabino?"

"Mi estas el la domo de Qin, domo kun honoro;

Oni nomas min Luofu laŭnome."

"Ĉu ni povus scii vian aĝon, bela, ho, bela knabino?"

"Mia aĝo ankoraŭ ne atingis dudek,

Sed multe pli ol dek kvin, jes, multe pli."

La prefekto mem aliras kaj demandas Luofu,

"Ĉu vi do volus veni kun mi kaj fariĝi mia edzino?"

Ŝi donas al li rifuzon kategorian sed afablan:

"Kiel vi povus havi tian kapricon, estimata sinjoro!

Via Ekscelenco ja devas jam havi edzinon,

Kaj mi havas mian propran edzon tre karan."

 

"Inter mil ĉevalrajdantoj el la oriento,

Mia edzo estas ĉe la kapo de la vicaro.

Se vi demandus, kiel mia edzo distingiĝas de la aliaj:

Lia blanka ĉevalo estas sekvata de la nigraj ĉevaloj.

La ĉevalvosto estas ligita per blua silka fadeno;

Ora duonbrido tenas la ĉevalan kapon.

Li ĉiam portas ponardon belan kaj altvaloran,

Kiu valoras mil kaj mil pecojn da oro.

Dekkvin-jara li servis kiel malsupera oficisto;

Dudek-jara li jam estis ŝtatoficisto en la kortego.

La trideka aĝo vidis lin kiel kancelieron de la suvereno,

Kaj en sia kvardeka jaro li fariĝis estro de ĉi prefektujo.

Li estas belvizaĝa kaj havas elegantajn manierojn,

Kun longa barbo sur la mentono kaj la vangoj.

Malrapide kaj firme li paŝas dignoplene en sia oficejo;

Firme kaj malrapide li paŝas dignoplene al sia oficejo.

Inter la miloj kaj miloj en la homamasoj,

Mia edzo estas laŭte kaj samvoĉe laŭdata kaj honorata.

 

1Osmanto aŭ aroma osmanto: speco de aroma planto (Osmanthus fragrans Lour).

 

陌上桑

无名氏(汉)

日出东南隅,照我秦氏楼。

秦氏有好女,自名为罗敷。

罗敷喜蚕桑,采桑城南隅。

青丝为笼系,桂枝为笼钩。

头上倭堕髻,耳中明月珠。

缃绮为下裙,紫绮为上襦。

行者见罗敷,下担捋髭须。

少年见罗敷,脱帽着帩头。

耕者忘其犁,锄者忘其锄。

来归相怨怒,但坐观罗敷。

使君从南来,五马立踟蹰。

使君遣吏往,问是谁家姝?

"秦氏有好女,自名为罗敷。"

"罗敷年几何?"

"二十尚不足,十五颇有余"。

使君谢罗敷:"宁可共载不?"

罗敷前致辞:"使君一何愚!使君自有妇,罗敷自有夫。"

"东方千余骑,夫婿居上头。

何用识夫婿?白马从骊驹;

青丝系马尾,黄金络马头;腰中鹿卢剑,可值千万余。

十五府小吏,二十朝大夫,三十侍中郎,四十专城居。

为人洁白皙,鬑鬑颇有须。

盈盈公府步,冉冉府中趋。

坐中数千人,皆言夫婿殊。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin