Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §126-130

(GMT+08:00) 2019-07-11 10:40:41     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

126.

Kiam vi trovas, ke iu trompis vin,

ne montru tion en viaj paroloj.

Kiam iu ĵetas insultojn sur vin,

ne lasu al via mieno perfidi vian koleron.

Tiaj agmanieroj liveros al vi neelĉerpeblan fonton de bona humoro kaj avantaĝoj.

觉人之诈,不形于言,受人之侮,不动于色。此中有无穷意味,亦有无穷受用。

127.

Vivo malfacila, malriĉa kaj katastrofoplena estas forno kaj amboso,

sur kiuj homoj povas esti forĝitaj elstaraj.

Tia forĝado estas bona kiel al la korpo, tiel ankaŭ al la menso;

sen tia forĝado ambaŭ certe degeneros.

横逆困穷,是煅炼豪杰的一副炉锤。能受其煅炼,则身心交益;不受其煅炼,则身心交损。

128.

Mia korpo estas kiel malgranda kosmo.

Se nur mia ĝojo kaj mia malĝojo havas siajn konvenajn tempojn,

kaj mia amo kaj mia malamo havas siajn decajn mezurojn,

tiam mi estos en ordo kaj harmonio.

La universo estas kiel la gepatroj de ĉiuj homoj kaj ĉiuj estaĵoj.

Ĝi ilin egale favoras kaj prizorgas,

gardas ilin ĉiujn kontraŭ malbonaj influoj kaj katastrofoj,

por ke regu inter ili nur paco kaj harmonio.

吾身一小天地也,使喜怒不愆,好恶有则,便是燮理的功夫;天地一大父母也,使民无怨咨,物无氛疹,亦是敦睦的气象。

129.

Oni devas neniam intrigi kontraŭ aliaj

kaj tamen ĉiam sin gardi kontraŭ ili.

Tiu ĉi admono estas direktata al tiuj, kiuj perdis viglan atentemon.

Pli bone estas riski prifriponiĝi,

ol ĉiam supozi anticipe, ke aliaj estas pretaj vin prifriponi.

Tiu ĉi admono estas direktata al tiuj, kiuj inklinas fari erarajn juĝojn pri aliaj.

Bone tenu tiujn ĉi du admonojn en via menso,

kaj vi estos kalkulata kiel homo sagaca kaj honesta.

害人之心不可有,防人之心不可无,此戒疏于虑者。宁受人之欺,毋逆人之诈,此警伤于察者。二语并存,精明浑厚矣。

130.

Ne forĵetu viajn vidpunktojn nur pro tio, ke aliaj dubas pri ili.

Ne obstine persistu en viaj propraj opinioj ignorante tiujn de aliaj.

Ne donu etajn favorojn al aliaj atencante la principojn de bonkonduto.

Ne utiligu la publikan opinion por atingi vian celon egoisman.

毋因群疑而阻独见,毋任己意而废人言,毋私小惠而伤大体,毋借公论以快私情。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin