Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §131-135

(GMT+08:00) 2019-07-12 12:38:13     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

131.

Amikiĝante kun bona homo, vi ne devas haste intimiĝi kun li, nek tro frue laŭdi lin,

alie vi riskus altiri sur vin kalumniojn de malbonaj homoj enviemaj.

Volante forpuŝi de vi malbonan homon,

vi ne devas facilanime forpeli lin el via amikara rondo, nek tro frue malkovri liajn malbonajn agojn,

alie vi riskus lasi al li fari malutilegon al vi.

善人未能急亲,不宜预扬,恐来谗谮之奸;恶人未能轻去,不宜先发,恐招媒孽之祸。

132.

Honesteco kaj virto, kiuj helas kiel taglumo, estas elkulturitaj en malhela kabano kun tegmento lika.

La granda kapablo regi super la regno estas formita kaj perfektiĝanta kun tia singardemo, kian oni havas irante sur abisma rando aŭ sur maldika glacio.

青天白日的节义,自暗室屋漏中培来;旋乾转坤的经纶,从临深履薄中操出。

133.

La gepatroj devas esti amemaj al siaj infanoj,

kaj la infanoj devas plenumi sian filan devon al siaj gepatroj.

Pli aĝaj fratoj devas amzorgi pli junajn fratojn,

kaj pli junaj siavice devas respekti siajn pli aĝajn.

Eĉ se tiaj kondutoj atingas la kulminon de perfekteco,

tio estas ne pli ol farendaĵo, kaj tute ne meritas dankemon.

Se la gepatroj fieras pri sia amemo al siaj infanoj,

kaj se la infanoj estas dankemaj pro ilia amemo,

tiam familianoj fariĝas fremduloj,

kaj la parenceco estas reduktita al la nivelo de bazara negoco.

父慈子孝,兄友弟恭,纵做到极处,俱是合当如此,着不得一丝感激的念头。如施者任德,受者怀恩,便是路人,便成市道矣。

134.

Se ekzistas beleco, devas ekzisti malbeleco.

Se mi ne fanfaronas pri mia beleco, kiel do oni povos nomi min malbela?

Se ekzistas pureco, devas ekzisti malpureco.

Se mi ne fanfaronas pri mia pureco, kiel do oni povos nomi min malpura?

有妍必有丑为之对,我不夸妍,谁能丑我?有洁必有污为之仇,我不好洁,谁能污我?

135.

La nekonstanteco de homaj rilatoj estas pli frapanta inter la riĉuloj, ol inter la malriĉuloj.

Envio estas pli evidenta inter proksimaj parencoj, ol inter fremduloj.

Sekve, se oni ne povas fronti kontraŭ tiaj bedaŭrindaj situacioj kun kvieta kapo kaj paca menso,

oni apenaŭ povas eviti esti turmentata de ĉagreno en ĉiu tago.

炎凉之态,富贵更甚于贫贱;妒忌之心,骨肉尤狠于外人。此处若不当以冷肠,御以平气,鲜不日坐烦恼障中矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin