Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §136-140

(GMT+08:00) 2019-07-15 15:15:14     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

136.

Meritoj neniel devas esti interkonfuzitaj kun malmeritoj,

alie oni fariĝos maldiligentaj kaj ĉesos strebi antaŭen;

favoroj faritaj al aliaj kaj rankoro gardata kontraŭ aliaj ne devas esti tro evidentaj,

alie oni vin forlasos kaj eĉ perfidos.

功过不容少混,混则人怀惰堕之心;恩仇不可太明,明则人起携贰之志。

137.

Homo devas eviti atingi tro altan pozicion,

ĉar tiam li povus sin endanĝerigi.

La meritoj kaj atingoj ne devas esti tro perfektaj,

ĉar la perfekteco estas la punkto, ĉe kiu dekadenco komenciĝas.

Homo ne devas tro multe paradi per sia virto,

ĉar parademo provokas klaĉojn kaj kalumniojn.

爵位不宜太盛,太盛则危;能事不宜尽毕,尽毕则衰;行谊不宜过高,过高则谤兴而毁来。

138.

Estas malutile por homo kaŝi siajn malbonajn agojn

aŭ distrumpeti pri siaj bonaj agoj.

Malbono publike farita kaŭzas malpli da malutilo,

dum tiu kaŝe farita plej multe malutilas.

Bono publike farita estas malpli inda,

dum tiu kaŝe farita produktas plejon da indo.

恶忌阴,善忌阳,故恶之显者祸浅,而隐者祸深;善之显者功小,而隐者功大。

139.

Virto estas la mastro de talento,

kaj talento estas la servisto de virto.

Talento sen virto estas kiel domanaro senmastra,

kiu lasas al la servistoj fari la mastrumadon.

Tial, se oni lasas al sia talento esti super la virto,

tio ja egalas lasi al demonoj kaj monstroj senbride fari malordon!

德者才之主,才者德之奴。有才无德,如家无主而奴用事矣,几何不魍魉猖狂?

140.

Eliminante malbonulojn, oni devas lasi al ili ian vojon por eskapo.

Se oni persekutas ilin tro preme, lasante al ili nenian elirejon,

tio estas kvazaŭ elpeli raton ŝtopante al ĝi ĉiujn truojn.

La rezulto estos, ke la rato ronĝe difektos ĉiujn valorajn posedaĵojn.

锄奸杜倖,要放他一条去路。若使之一无所容,便如塞鼠穴者,一切去路都塞尽,则一切好物俱咬破矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin