Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §146-150

(GMT+08:00) 2019-07-17 12:53:30     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

146.

Kiam la kandela flamo flagretas kaj absoluta silento regas,

tiam ni kvazaŭ jam eniris en la kvietecon, kiel dirite en budhismo.

Ĉe la tagiĝo, kiam ni estas freŝe vekiĝintaj el nia dormo kaj ankoraŭ nenio estas en moviĝo,

ni estas kvazaŭ en la ĵus-eliĝinteco el la praĥaoso antaŭ la apartiĝo de la tero kaj la ĉielo.

Se ni profitas de tia momento por mediti pri ni mem,

ni ekhavos la senton, kvazaŭ sunradioj falas sur nian animon,

kaj ekkonscios, ke ĉiuj niaj sensorganoj estas katenoj sur nia menso,

kaj ke ĉiuj niaj sentoj kaj deziroj estas instrumentoj por konfuzi nian veran naturon.

一灯萤然,万籁无声,此吾人初入宴寂时也;晓梦初醒,群动未起,此吾人初出混沌处也。乘此而一念迴光,炯然返照,始知耳目口鼻皆桎梏,而情欲嗜好悉机械矣。

147.

Tiu, kiu kutime faras al si memekzamenon, povas turni ĉion, kion li tuŝas, en medikamenton sobrigan;

dum tiu, kiu ofte riproĉas aliajn, turnas ĉiun sian penson en lancon pikvundantan.

Memekzameno servas kiel vojo al ĉiaj bonfaroj,

dum riproĉado al aliaj estas kiel fonto de ĉiaj malbonoj.

Tiuj ĉi du estas tiel diferencaj inter si, kiel la ĉielo kaj la tero.

反己者,触事皆成药石;尤人者,动念即是戈矛。一以辟众善之路,一以浚众恶之源,相去霄壤矣。

148.

Entreprenoj kaj literaturaĵoj pereas kun sia kreinto,

sed la spirito estas eterna.

Atingoj, riĉaĵoj kaj famo ŝanĝiĝas kun la paso de la tempo,

sed la morala honesteco daŭras por ĉiam.

Tial oni neniel devas fordoni sian noblan spiriton pro la efemeraj entreprenoj kaj literatura famo,

nek sian moralan honestecon pro la riĉaĵoj kaj altrangeco.

事业文章随身销毁,而精神万古如新;功名富贵逐世转移,而气节千载一日。君子信不当以彼易此也。

149.

Kiam reto estas ĵetita por fiŝkaptado, bufo hazarde saltas en ĝin.

Embuskante por kapti cikadon, manto mem fariĝas viktimo de fringelo, kiu sin kaŝas post ĝi.

Neatenditeco kaŝiĝas en neatenditeco,

kaj katastrofo povas estiĝi ekster katastrofo.

Kontraŭ ĉio ĉi tio, kiel do estas fidindaj la homaj saĝo kaj takto?

鱼网之设,鸿则罹其中;螳螂之贪,雀又乘其后。机里藏机,变外生变,智巧何足恃哉。

150.

Persono sen sincereco estas kiel ŝminko sur virina vizaĝo.

Ĉio, kion li faras, estas nur ŝajnigo.

Se persono, en sia kondutado al la mondo, traktas aferojn ne kun fleksebleco kaj takto,

li fariĝos senviva lignaĵo, kaj renkontos ĉie obstaklojn.

作人无点真恳念头,便成个花子,事事皆虚;涉世无段圆活机趣,便是个木人,处处有碍。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin