Blankaj haroj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-17 12:55:08     Redaktoro:Li

Blankaj haroj

 

Verkis Feng Jicai

Elĉingis Vejdo

 

Kiam mi eniris en la aŭtunon de la homa vivo, amikoj fingromontris mian verton kaj demandis: "Ha, kial vi havas blankajn harojn?"

Aŭdinte tion, mi ridetante ne donis respondon. Okaze mi ŝerce respondis: "Ĉar la pigmento de la haroj jam tute enkuris sur paperojn de miaj manuskriptoj."

Tiamaniere en ĝojridado kaj menskonfuziteco mi transgrimpis la monteĝon de la homa vivo kaj komencis malsupreniri laŭ la deklivo, aŭ per pli da penoj strebis suprengrimpi iome.

Kiam mi rigardis miajn harojn en la spegulo, mi kelkfoje serioziĝis. Kiam aperis la unua blanka haro? Pro kio? Miaj pensoj plejofte transcendis tempon kaj spacon kaj reiris al tiufoja babilado kun la patrino dum mia knabeco. La patrino sidis kun la dorso al la malfermita fenestro. Zefiro sensone levetis la harojn de la patrino. Subite mi rimarkis, ke unu el ŝiaj haroj stariĝas blovate de la zefiro kaj arĝente brilas en vesperkrepuska sunlumo. Jen ĝi estas blanka haro! Tiu ĉi maldika blanka haro feble skuiĝis kaj rifuzis fali, kvazaŭ alvokante min. Estis la unua fojo por mi vidi la blankan haron de la patrino. Kaj mi forte sentis unuafoje, ke mia patrino ankaŭ maljuniĝas. Kiel terura afero ĝi estas! Mi nereteneble aliris kaj min ĵetis en ŝian sinon. Ne sciante, kio okazis, ŝi pridemandis min kaj penis levi min al la sida pozo, sed mi firme ĉirkaŭbrakumis ŝin, timante, ke ŝi forlasos... Post tio mi neniam diris al la patrino la kialon. La plej intensa sento malfacile esprimiĝis kaj la plej fragila sento devis trezore kaŝiĝi en la koro. Nuntempe la patrino jam havas blankajn harojn sur la tuta kapo, sed la unuafoja sento, kiam mi vidis ŝian blankan haron, estas profunda kaj neforgesebla. Tiamaj sento pri la vivo, tristeco kaj senhelpeco estas ĝuste tiel, kiel mi ne povus reĵeti la falintajn foliojn al la branĉoj...

Kiam mia edzino alportis antaŭ min taseton da har-koloriga likvo kaj flatkapan penikon, kaj petis al mi kolorigi ŝiajn harojn, mi sentis ekskuon en la koro. Ho, ĉu la viva arbaro de nia generacio komencas faligi foliojn? Ĵetinte ekrigardon al ŝiaj haroj, mi ridete diris: "Vi havas nur du aŭ tri blankajn harojn, kial vi faras monton el talpejo?" Sed kiam mi disŝovis ŝiajn harojn, mi surpriziĝis. En ŝiaj nigraj haroj kaŝiĝas eĉ tiom da blankaj haroj! Kiel malatentema mi estas, ke mi ne malkovras tion eĉ ĝis nun! Ĝuste pro abundo de blankaj haroj ŝi sin devigis uzi kolorigilon por kovri la malprosperiĝon de juneco. Tamen, kiel ŝiaj haroj blankiĝis unu post alia el ŝiaj delikate bonodoraj kaj ebonnigraj haroj sur la tuta kapo? Ĉu pro miaj senĉesa okupiteco kaj flua parolado aŭ dum mia tag-nokta verkado absorbita? Ĉu tion kaŭzis la suferplena vivo de loĝado en alies domo post la tertremego? Ĉu ili subite blankiĝis de ŝia interna maltrankvileco pro mia grava malsano? Aŭ ĉu tiu afero... preskaŭ ŝin morte korŝiris kaj abrupte produktis tiom da blankaj haroj dumnokte?

Nigraj haroj similas verdajn herbojn kaj la blankaj la velkintajn herbojn. Kiel la verdaj herboj nigraj haroj elspiras la allogan etoson de la viviĝo, dum la blankaj, kiel velkintaj herboj, trembrilas per la okulpika, trista kaj elĉerpiĝinta koloro. Kiel mi povus redoni al ŝi la belajn nigrajn harojn kiel tiujn de tiu jaro?

Mi tre volis nigrigi ŝiajn blankiĝintajn harojn, ŝi tamen demandis: "Vi jam gutigis la likvon sur mian kaphaŭton, ĉu ne?"

Mi ekstuporis. Hasteme mi detenis miajn larmojn per la palpebroj por ne faligi ilin.

Unufoje mi donis al ŝi la reston de la har-koloriga likvo kaj petis al ŝi kolorigi la miajn. Post kolorigo mi eĉ aspektis multe juna ol antaŭe. Kiu dirus, ke la tempo malfacile ne revenus? Kiu dirus, ke la juneco ne plu restus konstante? Pro tio ankaŭ mi aliĝis al la vicaro, kiu volus retiri la tempon per utiligado de har-koloriga likvo. Oni neniel imagas, ke la har-kolorigo estas pli kaj pli malfacila afero, ĉar ĉiutaga pliigo de la blankaj haroj bezonas prilaboradon kaj la fakto sciiĝas, ke la blankaj haroj ne fariĝas el la nigraj, sed ekkreskas el la profundo de la kadukiĝinta vivo. La kolorigitaj haroj aspektas ebonnigraj, sed ĉe iliaj radikoj tuj aperas pure blanka koloro. Kiel ajn vi ilin kolorigas kaj kovras, ili elŝoviĝas unuj post aliaj. La aŭtuno de la homa vivo estas same obstinema kiel la printempo de la naturo. Nekovreblaj blankaj haroj!

Komence oni povas zorgeme kolorigi ilin, ne preterlasante eĉ unu haron, sed kiam oni estas okupita, oni ne trovas tempon por tio, lasante ilin kreski laŭplaĉe. Se kolorigi, tio ĝenas, dum se ne kolorigi, tio malbeligas. Iom post iom tio fariĝas ŝarĝo.

Tiutage najbara maljunulo faris viziton al mi. Spertoplena kaj erudicia, li aspektis sana kaj vigla, kun blanka hararo kaj sane ruĝa vizaĝo. Enirinte, li sidiĝis en la sunlumo. La bildo mirigis min: ne nur liaj kapharoj estas tute blankaj, sed ankaŭ liaj barbo kaj brovoj, kaj sub la forta sunlumo ili, tiel pufaj kiel mildaj, tiel rebrilaj tiel travideblaj, brilaj kiel arĝentaj silkostrioj, aspektas vere belaj, eĉ sen unu griznigra haro miksita en ili! Mi nereteneble diris: "Se mi havus belan kaj leĝeran blankan hararon kiel vi estonte! Nun estiĝas dilemo por mi kolorigi aŭ ne kolorigi."

Aŭdinte tion, li eksplodis per sonora ridado kaj poste diris al mi: "Mia juna frato, vi estas mensklara homo, kial vi fariĝas menskonfuza antaŭ la blankaj haroj? Infanoj havas la belecon de delikata naiveco, junuloj la belecon de vigleco, mezaĝuloj, kia vi, la belecon de matureco, kaj mi la belecon de maljunaj senĝeneco kaj aplombeco. Tio similas la kvar sezonojn de la naturo: la printempo verdas, la somero pompas, la aŭtuno buntas kaj la vintro puras. Ĉiu havas sian belecon kaj ĉiu havas sian avantaĝon. Neniu bezonas envii la aliajn nek imiti la aliajn. Imitado lacigas kaj sindevigo des pli lacigas. Temas pri homoj. Kiam vi vivas, lasu vin vigliĝi kiel eble plej dinamike; kiam vi estas mortonta, lasu vin kvietiĝi kiel eble plej statike. Agu laŭ la procezo de la naturo. Prave! Agi laŭ la procezo de la naturo signifas, ke ni ĝuu tian sezonon kia ĝi sin prezentas. He, mi ne scias, ĉu tiuj miaj vortoj utilas al vi aŭ ne, mia juna frato?"

Aŭdinte tion, mi tuj sentis, ke la tero pli larĝas kaj la ĉielo pli vastas, kaj min kaptis ĝojo en la koro. Mi ekskuis la kapon kaj la grizaj haroj sur la kapo svingiĝis, kvazaŭ vasto da aŭtunaj fragmitfloroj balanciĝus.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin