Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §151-155

(GMT+08:00) 2019-07-18 08:34:27     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

151.

Kiam estas neniaj ondoj sur la supraĵo de la lago,

la akvo nature estas kvieta.

Kiam la spegulo ne estas kovrita de tavolo da polvo,

ĝi nature estas brila.

Tial, ne estas necese purigi vian koron;

forigu nur la egoismajn pensojn, kaj via spirito nature puriĝos.

Simile, ne estas necese serĉi ĝojon;

forigu nur la ĉagrenojn el via koro, kaj ĝojo nature sentiĝos.

水不波则自定,鉴不翳则自明。故心无可清,去其混之者,而清自现;乐不必寻,去其苦之者,而乐自存。

152.

Iafoje povas okazi, ke unusola penso tuŝas tabuon de dioj aŭ fantomoj,

ke unusola vorto malutilas al la harmonio inter la Ĉielo kaj la Tero,

aŭ ke unusola ago kaŭzas katastrofon al la posteuloj.

Oni devas do esti aparte singarda kontraŭ tiaj okazoj.

有一念犯鬼神之禁,一言而伤天地之和,一事而酿子孙之祸者,最宜切戒。

153.

Estas iuj aferoj, kiuj, ju pli baldaŭ ni deziregas ilin kompreni, fariĝas des pli malklaraj.

Sed, se ni flankenmetas la aferojn kaj lasas ilin sekvi sian naturan vojon, ili mem klariĝos;

sekve ni devas gardi nin kontraŭ malpacienco, por eviti pliigi nian ĉagrenon.

Estas iuj homoj, kiuj des pli rifuzas nin aŭskulti, ju pli ni penas ilin gvidi.

Sed se ni lasas al ili disvolvi sian kapablon kompreni la veron, ilia obstineco propravole malaperos;

sekve ni ne devas ilin premi, por eviti fari ilin eĉ pli obstinaj.

事有急之不白者,宽之或自明,毋躁急以速其忿;人有操之不从者,纵之或自化,毋躁切以益其顽。

154.

Eĉ se virte vi eklipsas altrangulojn kaj riĉulojn,

kaj eĉ se viaj literaturaj verkoj superas ĉiujn klasikaĵojn per beletreco,

sed se tiaj literaturaj atingoj ne estiĝas el via virto,

ili estas nur la rezulto de impulso de individua sento,

kaj estas kalkulataj nur kiel bagatelaj skribaĉoj.

节义傲青云,文章高白雪,若不以德性陶熔之,终为血气之私,技能之末。

155.

Homo devas retiriĝi ĉe la kulmino de sia kariero aŭ ĉe sia brila sukceso.

Rilate loĝejon konvenan, li devas elekti al si kvietan, kiu evitigos al li ĉian konkuradon kaj konflikton kun aliaj.

谢事当谢于正盛之时,居身宜居于独后之地。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin