Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §156-160

(GMT+08:00) 2019-07-22 18:53:29     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

156.

Se vi volas esti precizema en honesteco, estu tia eĉ en la plej bagatelaj aferoj.

Se vi volas fari bonojn, bonfaru nepre al tiu, kiu ne povos repagi al vi.

谨德须谨于至微之事,施恩务施于不报之人。

157.

Pli bone estas amikiĝi kun montloĝantaj ermitoj, ol kun urbaj filistroj.

Pli bone estas kamaradiĝi kun ordinaraj homoj kaj malriĉaj kleruloj, ol vizitadi la domegojn de riĉuloj aŭ potenculoj.

Pli bone estas aŭskulti kantojn de arbohakistoj kaj knabopaŝtistoj, ol stratajn onidirojn kaj klaĉojn.

Pli bone estas ripeti belajn vortojn kaj rakonti pri virtaj agoj de la antikvuloj, ol babiladi pri la dekadenco kaj malvirtoj de nuntempuloj.

交市人,不如友山翁;谒朱门,不如亲白屋;听街谈巷语,不如闻樵歌牧咏;谈今人失德过举,不如述古人嘉言懿行。

158.

Moraleco estas la fundamento de ĉiaj entreprenoj.

Se nur la fundamento estas firma, la konstruaĵo estas fortika kaj longedaŭra.

德者事业之基,未有基不固而栋宇坚久者。

159.

Kiel arbo ne kreskigas prosperajn branĉojn kaj densajn foliojn sen bone plantita radiko,

tiel viaj posteuloj ne prosperos sen via bonkoreco, kiu estas ilia radiko.

心者后裔之根,未有根不植而枝叶荣茂者。

160.

Estas malnova proverbo, kiu diras pri homo kiu "forlasas sian familian grandan riĉaĵon kaj iras peti almozon de pordo al pordo kiel malriĉa knabo."

Alia proverbo diras: "La parvenuiĝinta malriĉulo ne devas delire fanfaroni; kaj neniu kuirfajro estas sen fumo."

La unua avertas nin kontraŭ troa sinsubtakso; la dua kontraŭ malmodesteco.

Ili ambaŭ povas servi kiel gvidilo en nia studado.

前人云:"抛却自家无尽藏,沿门持钵效贫儿。"又云:"暴富贫儿休说梦,谁家灶里火无烟?"一箴自昧所有,一箴自夸所有,可为学问切戒。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin