Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §166-170

(GMT+08:00) 2019-07-29 08:59:05     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

166.

La vera diligentulo penas plibonigi siajn naturon kaj virton.

Sed troviĝas iuj, kiuj estas diligentaj nur por liberigi sin el malriĉeco.

La vera ŝparulo estas indiferenta por riĉeco kaj privataj profitoj.

Sed troviĝas iuj, kiuj utiligas ŝparadon por kaŝi sian avarecon.

Kiel bedaŭrinde estas, ke tio, kion la noblulo uzas por sinkulturado, estas misuzata de fihomoj eĉ kiel ilo por sinprofitigo!

勤者敏于德义,而世人借勤以济其贪;俭者淡于货利,而世人假俭以饰其吝。君子持身之符,反为小人营私之具矣,惜哉!

167.

Tiu, kiu faras ion laŭ sia impulso, povas ĉesigi la faron en ĉiu momento, en kiu la impulso pasas.

Se tiel estas, kiel do li povas fari konstantan progresadon kiel la rado, kiu neniam ruliĝas malantaŭen?

Tiu, kies komprenado estas bazita nur sur perceptado kaj sentoj, povas jen saĝiĝi, jen konfuziĝi.

Se tiel estas, tiam por li neniel povas troviĝi la lampo ĉiam lumiganta.

凭意兴作为者,随作则随止,岂是不退之轮?从情识解悟者,有悟则有迷,终非长明之灯。

168.

Oni devas pardoni alies kulpojn, sed ne la siajn.

Oni devas esti pacienca pri siaj suferoj kaj humiliĝoj, sed ne pri tiuj de aliaj.

人之过误宜恕,而在己则不可恕;己之困辱宜忍,而在人则不可忍。

169.

Tiu, kiu povas esti libera de vulgareco, estas persono elstara.

Sed tiu, kiu intence faras sin diferenca de aliaj, estas persono ne elstara, sed stranga.

Nemakuliĝo de la malbona tendenco estas nomata konservo de pureco.

Sed evito de ĉiaj kontaktoj kun la ĝenerala tendenco por serĉi purecon estas ne pureckonservo, sed ekstrememo.

能脱俗便是奇,作意尚奇者,不为奇而为异;不合污便是清,绝俗求清者,不为清而为激。

170.

Por esti favoranto al aliaj, donadu etajn favorojn en la komenco kaj poste grandajn.

Se viaj favoroj iras de abundeco al malabundeco, aliaj facile forgesos, kion ili akiris.

Uzante aŭtoritaton, estu severa en la komenco kaj poste pli tolerema.

Se via aŭtoritato komenciĝas per mildeco kaj poste per severeco, vi altiros sur vin plendojn kaj rankoron.

恩宜自淡而浓,先浓后淡者人忘其惠;威宜自严而宽,先宽后严者人怨其酷。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin