En kavo de stako el avenpajlo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-05 17:32:32     Redaktoro:Xiong

En kavo de stako el avenpajlo

 

Verkis Cao Naiqian

Tradukis Minosun

 

Estis silente sub la ĉielo. La luno prilumis la grensunumejon blanke. En la flanko de la stako el avenpajlo, fronte al la luno, li kaj ŝi faris kavon.

"Vi eniru."

"Vi eniru."

"Do ni kune eniru."

Kiam li kaj ŝi kune enŝovis sin en la kavon, tiu kavo malrapide enfalis kaj la pajlo kovris ilin malpeze.

Li alte levis siajn brakojn por subteni la enfalintan pajl-plafonon.

"Ne zorgu pri tio. Estas bone esti tiel, ĉu ne?" ŝi buliĝis en lia sino kaj diris.

"Jes."

"Kara, vi certe min malamas."

"Ne. Karbonigrulo havas monon pli multe ol mi."

"Kiam mi havos monon, mi ĝin ŝparos por ke vi edziĝu al virino."

"Mi ne volas."

"Mi volas."

"Mi ne volas."

"Mi volas tion, ja."

Li aŭdis, ke ŝi baldaŭ ploros. Li ĉesis paroli.

"Ĉoĉjo*." denove ŝi eligis post longa momento.

"Hm?"

"Ĉoĉjo, kisu min."

"Ne tielu."

"Estu tiel."

"Hodiaŭ mi ne havas emon."

"Estu tiel."

Li aŭdis ŝian denove alvenontan ploron kaj, do klinante la kapon, kisis ŝian vangon, tiel mole kiel subtile.

"Estas erare, ĉi tie." ŝi signis per la lipoj.

Al ŝia buŝo li donis kison ĉi-foje. Ĝi estis friska kaj humida.

"Kia gusto?"

"Kio pri 'kia gusto'?"

"Mi, la buŝo."

"Gusto de aveno."

"Ne, ne. Nu, vi provu ankoraŭfoje." ŝi klinigis lian kapon per mano.

Li kisis ŝin ree: "Ankaŭ gusto de aveno."

"Babilaĉo. Ĵus mi prenis kandon speciale. Nu, vi faru provon ankoraŭfoje." lian kapon malsupren ŝi premis.

"Kando, kando." li haste kriis.

Dum longa tempo neniu el ambaŭ eligis sonon.

"Ĉoĉjo."

"……"

"Ĉoĉjo."

"Hm?"

"Aŭ… aŭ ĉi-okaze ni unue faros tiun umon."

"Ne, ne. La luno gvatas. Ne eblas fari tielaĵon. Por la knabinoj de la vilaĝo Wenjiayao ne decas fari tian maldecaĵon."

"Hm. Vi atendus, ĝis mi revenos de la minejo?"

"……"

Refoje dum longa tempo neniu parolis el ambaŭ. Aŭdiĝis nur la irado de la luno ekstere kaj ĝiaj suspiroj.

"Ĉoĉjo."

"Hm?"

"Tio estas destino."

"……"

"La sorto ne favoras nin ambaŭ."

"Temas pri mi, ne pri vi."

"Ankaŭ pri mi."

"Ne pri vi."

"Ankaŭ pri mi."

"Ne."

"Jes, ankaŭ pri mi, jes…"

Li aŭdis, ke ŝi ploras reale. Ankaŭ de liaj vangoj fluis varmaj larmoj kaj, puf! puf! ili gutis sur ŝiajn vangojn.

 

*Ĉoĉjo: en la originala teksto la nomo estas Chou-ge (丑哥), kiu laŭvorte signifas "malbela (丑) kaj pliaĝa frato (哥)". Ĉi tie ĝi sonas nur kiel karesnomo. Kutime en Ĉinio amantino amas nomi sian amaton per karesnomo kun la sufikso "ge" (哥). La ĉina konsonanto (ch) prononciĝas kiel "ĉ" en Esperanto, kaj do ni havis la esperantan karesnomon: Ĉoĉjo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin