Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §171-175

(GMT+08:00) 2019-08-13 10:37:09     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

171.

Nur kiam oni havas neniajn malpurajn pensojn en sia menso,

oni povas percepti sian veran naturon.

Serĉi sian veran naturon dronante tamen en siaj eraraj pensoj,

estas kvazaŭ malkvietigi la supraĵon de la akvo kaj tamen peni vidi la reflektitan lunon.

Kiam ĉiuj pensoj estas puraj, la koro fariĝas klara.

Sen forpeli la mondecajn zorgojn, kiuj afliktas la menson, oni ne nur vane serĉos sian veran naturon, sed eĉ trovos ĝin ankoraŭ pli malklara.

心虚则性现,不息心而求见性,如拨波见月;意净则心清,不了意而求明心,如索镜增尘。

172.

Se mi havas altan rangon kaj potencon, homoj min flatas.

Sed la fakto estas, ke ili humiliĝas nur al mia robo de regna oficisto.

Se mi estas simpla popolano, homoj min malŝatas.

Sed la fakto estas, ke tio, kion ili malŝatas, estas nur mia modesta vesto.

Tial, se la objekto de la flatoj estas efektive ne mi,

kial do mi devas esti ĝoje memkontenta?

Kaj se la malŝato estas direktita ja ne al mi,

kial do mi devas senti min ofendita?

我贵而人奉之,奉此峨冠大带也;我贱而人侮之,侮此布衣草履也。然则原非奉我,我胡为喜?原非侮我,我胡为怒?

173.

Malnova proverbo diras:

"Lasu iom da nutraĵo al musoj, por ke ili ne estu malsataj;

kaj blove estingu la lampon, por ke la kompatindaj noktaj papilioj ne estu brule mortigitaj."

Tiu ĉi kompatemo de la antikvuloj ebligas al la homaro reproduktiĝi kaj prosperi.

Sen tia bonkoreco la homo estus ne pli ol malplena ŝelo senanima.

"为鼠常留饭,怜蛾不点灯",古人此等念头,是吾人一点生生之机,无此,即所谓土木形骸而已。

174.

La homo similas la ĉielon.

Kiam li ĝojas, tiam li estas kiel la ĉielo, sur kiu aperas bonaŭguraj steloj kaj nuboj;

kiam li koleras, tiam li estas kiel la ĉielo, kiu faras fulmotondron;

kiam li estas bonkora, tiam li estas kiel la ĉielo, kiu sendas mildan venteton kaj dolĉan roson;

kiam li estas severa, tiam li estas kiel la ĉielo, kiu bruligas la sunon aŭ faligas aŭtunan prujnon.

Kiel do la homo povas esti sen siaj emocioj — ĝojo, kolero, bonkoreco kaj severeco?

Se liaj emocioj nur sekvas la naturajn ŝanĝiĝojn en la universo — jen leviĝojn, jen tuj malaperojn,

kaj se estas neniaj obstakloj barantaj lian vojon al la senlima vasteco,

tiam lia koro harmonie unuiĝos kun la kosmo.

心体便是天体,一念之喜,景星庆云;一念之怒,震雷暴雨;一念之慈,和风甘露;一念之严,烈日秋霜;何者少得?只要随起随灭,廓然无碍,便与太虚同体。

175.

Kiam oni estas senokupa, la menso facile nebuliĝas.

En tia tempo oni devas teni sian menson en kvieteco, por klarigi la pensojn kaj dispeli ombrojn el la kapo.

Kiam oni estas okupita, la menso facile agitiĝas.

En tia tempo oni devas peni sin sobrigi kaj regi sin per menskvieteco.

无事时心易昏冥,宜寂寂,而照以惺惺;有事时心易奔逸,宜惺惺,而主以寂寂。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin