SOPIRO EN AŬGUSTO | Luiza CAROL | Israelo
SOPIRO EN AŬGUSTO
(laŭ la ĉinesko "sopir-al-sudo")
Luiza CAROL
Feliĉo
estas libere
flugi super la mondo,
vivi tute sincere
kaj sendanĝere.
Ĉi-sube estas la aldonaj versoj de Sinjoro Vejdo:
Al Luiza Carol
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Vejdo
Alvenas
el Israelo
kelkaj ĉineskaj versoj
ja inspiraj per belo
de verd-espero.
Luiza,
kara amikin',
verkas la ĉineskaĵojn
kun sincera am-inklin'
per kora esprim'.
Sopiro
via al paco
de naturo ja estas
al ni bela donaco—
via sagaco.
Dankegon
jen al vi Carol!
Ni verku kune l' versojn
por la Esperanta rol'
kun insista vol'.