Steloj (trad.) | Jatina | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-12 13:33:36     Redaktoro:Xiong

Steloj

 

Verkis Bakin

Tradukis Jatina

 

Mi amas lunbrilan nokton, kaj ankaŭ steloplenan firmamenton. En juliaj kaj aŭgustaj noktoj, kiam mi ĝuis friskajn ventblovojn nokte en la korto, mi plej ŝatis rigardi la ĉielon dense punktitan per steloj. Kun ili en miaj okuloj, mi emis forgesi ĉion, kvazaŭ mi ree nestus en la sino de mia patrino.

La loĝejo, kie mi loĝis en Nankino antaŭ tri jaroj, havis malantaŭan pordon. Ĉiunokte, kiam mi malfermis ĝin, mi vidis kvietan nokton. Vidiĝis legomĝardeno sub malhele blua ĉielo kun densaj steloj. La stellumo en niaj okuloj estis nebrila, tamen ĝi sentigis al ni, ke la lumo neeble ekzistas nenie. Tiam mi legis kelkajn librojn pri astronomio, kaj mi ankaŭ konis kelkajn astrojn, kiuj ŝajne ofte konversaciis kun mi kiel miaj amikoj.

Nun vojaĝante sur la maro, mi ĉiunokte alfrontas la stelojn kaj mi jam pli bone konas ilin. Kuŝante sur la ferdeko, mi rigardas la ĉielon. Hele kaj malhele flagrantaj steloj pendas sur la malhelblua firmamento. La ŝipo iras, kaj ankaŭ la steloj iras. Ili estas tiel malaltaj, ke ili verŝajnas pretaj fali suben. Iom post iom miaj okuloj nebuliĝas kaj mi kvazaŭ vidas sennombrajn lampirojn flirti ĉirkaŭ mi. La nokto sur la maro estas milda, kvieta kaj sonĝeca. Rigardante tiujn multajn stelojn, kiujn mi konas, mi ŝajne vidas ilin palpebrumi al mi kaj aŭdas ilin flustri inter si. Dum tiu tempo mi forgesas ĉion kaj mi, kun rideto, dronas en profunda dormo en la brakumo de steloj. Mi sentas min ankoraŭ kiel infaneto, kiu dormas en la sino de la patrino.

Iun nokton tiu anglo, kiu enŝipiĝis ĉe Kolombo, fingromontris al mi la homfiguran giganton en la ĉielo: tiuj kvar plej brilaj steloj formas ĝian kapon, la subaj kelkaj ĝian korpon, ĉi tiuj steloj ĝiajn manojn kaj tiuj pluraj ĝiajn krurojn kaj piedojn, kaj aliaj tri steloj servas kiel ĝia zono. Aŭdinte lian klarigon, mi vere vidis tiun giganton en la ĉielo. Jen rigardu! la giganto estas kuranta!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin