Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §191-195

(GMT+08:00) 2019-08-23 16:01:05     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

191.

Hardado de la korpo kaj menso devas esti farata en la sama maniero, kiel la fandado de oro je cent fojoj;

fari tion en hasta kaj senzorga maniero rezultigus neperfektecon kaj eĉ fuŝon.

Entreprenado de afero devas esti kiel streĉo de potenca arbalesto;

nesufiĉa streĉo malebligas al ĝi pafi la sagon: por sukcese pafi ĝin, necesas uzi maksimuman forton.

磨砺当如百炼之金,急就者非邃养,施为宜似千钧之弩,轻发者无宏功。

192.

En via kondutado, preferu esti enviata kaj kalumniata de malinduloj, ol esti flatata de ili,

kaj preferu esti mallaŭdata de honestuloj, ol esti pardonata de ili.

宁为小人所忌毁,毋为小人所媚悦;宁为君子所责备,毋为君子所包容。

193.

Profitemulo akiras profitojn je la kosto de justeco.

La malbono, kiun li faras, estas evidenta al ĉiuj, sed ne tre malutila.

Tiu, kiu avidas bonan reputacion, agas sub la mantelo de virto.

La malbono, kiun li faras, estas kaŝita, sed ĝia malutilo estas tre grava.

好利者逸出于道义之外,其害显而浅;好名者窜入于道义之中,其害隐而深。

194.

Ricevi abundan bonon kaj ne pensi pri repago;

suferi iometon da maljusteco kaj nepre voli fari repagon;

aŭdi malprecizajn detalojn pri alies malbonaj agoj kaj havi nenian dubon pri ili;

kaj havi dubon pri bonaj agoj de evidente bona homo.

Jen la manifestiĝoj de plej malbona karaktero, kiujn oni devas eviti.

受人之恩虽深不报,怨则浅亦报之;闻人之恶虽隐不疑,善则显亦疑之。此刻之极,薄之尤也,宜切忌之。

195.

Kalumnio ĵetita sur honestan homon estas kiel flosanta nubeto;

ĝi vualas la sunon nur momente kaj tre baldaŭ la suno denove aperos kaj klare brilos.

Sed flato estas kiel vento, kiu enfiltriĝas tra fendeto kaj invadas la korpon;

ĝia malutilo estas neperceptebla kaj tamen efektiva.

谗夫毁士,如寸云避日,不久自明;媚子阿人,似隙风侵肌,不觉其损。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin