Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §196-200

(GMT+08:00) 2019-09-02 16:21:38     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

196.

Neniaj arboj kreskas sur altega, tro kruta montodeklivo,

sed la serpentumaj valoj estas abundaj je vegetaĵoj.

Neniaj fiŝoj restas en rapidaj torentoj,

sed en trankvilaj kaj profundaj lagetoj estas granda kvanto da akvaj estaĵoj.

Tiuj ĉi analogioj instruas al ni, ke ni devas gardi nin kiel kontraŭ trorigideco en kondutado, tiel ankaŭ kontraŭ ekstremeco kaj tromallarĝeco de spirito.

山之高峻处无木,而溪谷回环则草木丛生;水之湍急处无鱼,而渊潭停蓄则鱼鳖聚集。此高绝之行,褊急之衷,君子重有戒焉。

197.

Homoj, kiuj rikoltas brilajn atingojn, plejparte estas modestaj kaj fleksiĝemaj.

Tiuj, kiuj preskaŭ ĉiam renkontas malsukcesojn en siaj entreprenoj, certe estas obstinaj kaj rifuzas aŭskulti alies opiniojn.

建功立业者,多虚圆之士;偾事失机者,必执拗之人。

198.

Vivante en la socio vi ne devas blinde sekvi sociajn konvenciojn, nek fari vin originalulo;

En ĉio, kion vi faras, ne lasu vin abomenata de aliaj, nek penu plaĉi al ili.

处世不宜与俗同,亦不宜与俗异;作事不宜令人厌,亦不宜令人喜。

199.

La suno estas subironta, tamen la okcidenta ĉielo estas lumigata de brilaj rozkoloraj nuboj.

La aŭtuno profundiĝas, tamen la oranĝfloroj estas pli bonodoraj, ol en iu ajn alia sezono.

Simile, en sia maljuna aĝo, la noblulo devas trovi sian spiriton multe refreŝigita kaj preta por pli elstaraj atingoj.

日既暮而犹烟霞绚烂,岁将晚而更橙橘芳馨,故末路晚年君子更宜精神百倍。

200.

La aglo staras kvazaŭ dormante.

La tigro vagas kvazaŭ malsanon suferante.

Ĝuste en tiuj pozoj ili sin preparas por kapti kaj engluti sian predon.

En simila maniero la noblulo devas sin deteni de elmontro de sia saĝeco kaj kapabloj.

Nur tiel li povos esti kompetenta surŝultrigi pezajn ŝarĝojn.

鹰立如睡,虎行似病,正是他攫人噬人手段处。故君子要聪明不露,才华不逞,才有肩鸿任钜的力量。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin