Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §201-205

(GMT+08:00) 2019-09-04 13:52:02     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

201.

Ŝparemo estas bela kvalito,

sed se ĝi estas puŝita ĝis ekstremeco,

ĝi fariĝas avareco kaj rezultigas difekton al la deca konduto, kiun oni propre havas.

Ankaŭ modesteco estas bona virto,

sed se ĝi estas puŝita ĝis ekstremeco,

ĝi fariĝas naŭza trohumiliĝo, kaj rezulte de tio oni estas suspektata de aliaj pri malfidindeco.

俭,美德也,过则为悭吝,为鄙啬,反伤雅道;让,懿行也,过则为足恭,为曲谨,多出机心。

202.

Ne ĉagreniĝu pro aferoj, kiuj ne estas laŭ via deziro;

ne ĝoju pro aferoj, kiuj estas portempe ĝojindaj;

ne esperu, ke longe daŭros stabileco;

kaj ne timiĝu ĉe la malfacila komenco de viaj entreprenoj.

毋忧拂意,毋喜快心,毋恃久安,毋惮初难。

203.

Familio, kiu tro ofte drinkas kaj bankedas, ne estas bona familio.

Klerulo, kiu tro ĝuas belan muzikon kaj plezurojn de karno, ne estas bona klerulo.

Regna oficisto, kiu donas troan atenton al sia rango, neniel povas esti bona regna oficisto.

饮宴之乐多,不是个好人家。声华之习胜,不是个好士子。名位之念重,不是个好臣士。

204.

Oni kutime rigardas kiel plezurojn la aferojn, kiuj lin kontentigas,

sed la menso ebriigita de plezuroj neeviteble falos en abismon de mizero.

La homo filozofema rigardas kiel plezuron la spitadon al aferoj, kiuj lin ne kontentigas,

kaj finfine la amareco ŝanĝiĝas en lian feliĉon.

世人以心肯处为乐,却被乐心引在苦处;达士以心拂处为乐,终为苦心换得乐来。

205.

Tiu, kiu havas ĉion, kion lia koro deziras, estas kiel vazo plenigita ĝis la rando: unu guto pli, kaj la likvaĵo superfluos.

Tiu, kiu estas en krizo, estas kiel lignopeco en ekstrema rompiĝonteco: ankoraŭ iom da premo, kaj ĝi ekrompiĝos.

居盈满者,如水之将溢未溢,切忌再加一滴;处危急者,如木之将折未折,切忌再加一搦。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin