Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §246-250

(GMT+08:00) 2019-09-30 20:51:47     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

246.

Persono, kiu estas kontenta pri ĉio, kio aperas antaŭ liaj okuloj, estas kiel tiu, kiu jam eniris en la mondon de la senmortuloj,

dum persono, kiu ne estas kontenta pri tio, kio aperas antaŭ liaj okuloj, ne povas sin eltiri el la filistreco de tiu ĉi mondo.

Persono, kiu povas resumi la rezultojn de la antaŭdestinitaj interrilatoj kaj lerte utiligi ilin, tenas sian vivoforton en pleneco,

dum persono, kiu ne ĝuste utiligas ilin, povas renkonti nur danĝerojn kaj eĉ kaŭzi al si detruon.

都来眼前事,知足者仙境,不知足者凡境;总出世上因,善用者生机,不善用者杀机。

247.

Flatado al la potenculoj alportas katastrofon, kiu estas plej rapida kaj plej tragika.

La ĝuo de trankvileco kaj paco fare de tiu, kiu estas indiferenta pri famo kaj profito, havas guston plej malfortan, sed plej longedaŭran.

趋炎附势之祸,甚惨亦甚速;栖恬守逸之味,最淡亦最长。

248.

Iu homo promenas sola kun bastono tra la ravineto, kiu estas ambaŭflanke borderita de pinoj.

Li haltas, kaj la nebulecaj nubetoj el la montofendetoj volve ĉirkaŭas lian ĉifonan robon.

Nokte li dormas ĉe bambu-ŝirmita fenestro, kun kapo apogita sur libro.

Li vekiĝas, kaj vidas, ke la malvarma lunlumo verŝiĝas sur lian maldikan kotonkovrilon.

松涧边携杖独行,立处云生破衲;竹窗下枕书高卧,觉时月侵寒毡。

249.

Volupto arda estas malfacile elportata kiel flamo.

Sed kiam oni ekpensas, ke drono en voluptaj plezuroj povus kaŭzi malsanon kaj suferojn,

la voluptofajro povas tuj turniĝi en malvarman cindron.

Famo kaj riĉeco estas logaj kiel bongustaj dolĉaĵoj.

Sed kiam oni ekpensas, ke ĉasado de famo kaj riĉeco povas rezultigi morton,

tiam ili tuj fariĝas kiel sengustaĵoj.

Tial, se vi konstante portas en la menso suferojn kaj morton,

vi elradikigos el via koro la voluptemon kaj la avidon je famo kaj riĉeco,

kaj plifortigos vian deziron pri iluminiĝo.

色欲火炽,而一念及病时,便兴似寒灰;名利饴甘,而一想到死地,便味如咀蜡。故人常忧死虑病,亦可消幻业而长道心。

250.

Kiam ĉiuj konkure rapidas antaŭen sur vojo, la vojo ŝajnas mallarĝa.

Sed se, en tia okazo, vi faras paŝon malantaŭen, vi tuj trovos, ke la vojo fariĝis multe pli larĝa.

Kiam nutraĵo estas tro spicita, ĝia gusto donas stimulon nur momentan.

Sed se ĝi estas modere spicita, ĝi povas postlasi guston aparte agrablan kaj longedaŭran.

争先的径路窄,退后一步,自宽平一步;浓艳的滋味短,清淡一分,自悠长一分。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin