Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §261-265

(GMT+08:00) 2019-10-11 08:40:55     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

261.

Tiu, kiu vivas sur la bordo de rivero, ne aŭdas la bruon de la akvo, kiu fluas preter li.

El tio ni povas kompreni la profundan veron, ke estas eble atingi pacon kaj kvietecon eĉ en tumulta medio.

Kiel ajn altaj estas la montoj, ili ne povas bari la flugadon de la nuboj.

El tio ni povas kompreni la subtilan misteron pri la eliĝo el ekzistaĵeco kaj la eniĝo en neniecon.

水流而境无声,得处喧见寂之趣;山高而云不碍,悟出有入无之机。

262.

Montoj kaj arbaroj estas lokoj de belaj pejzaĝoj,

sed tuj kiam ili fariĝas objektoj de plezurĝuo de homoj,

ili turniĝas en foirejojn.

Libroj kaj pentraĵoj estas elegantaĵoj,

sed tuj kiam ili fariĝas objektoj de avideco de homoj,

ili turniĝas en nurajn komercaĵojn.

Se nur la koro ne estas malpurigita per aspiroj al famo kaj riĉeco,

tiam, eĉ vivante en la banala mondo plenplena de materialaj deziroj,

oni vivas kvazaŭ en Paradizo.

Sed se oni lasas sian koron forlogita de tentoj de famo kaj riĉeco,

tiam eĉ Paradizo fariĝas vera maro de suferoj.

山林是胜地,一营恋便成市朝;书画是雅事,一贪痴便成商贾。盖心无染著,欲境是仙都;心有系恋,乐境成苦海矣。

263.

Kiam vi trovas vin en medio brua kaj konfuza,

la aferoj, pri kiuj vi klare pensas en tempo de trankvileco,

estas tute forgesitaj.

Kiam vi estas en stato de paco,

la aferoj, kiuj forglitis el via menso en la pasinteco,

tuj vivece reaperas kvazaŭ antaŭ viaj okuloj.

El tio oni povas vidi:

se ekaperas nur ioma diferenco inter kvieteco kaj malkvieteco,

tiam tuj estiĝas malsameco inter menskonfuzo kaj menslumiĝo.

时当喧杂,则平日所记忆者,皆漫然忘去;境在清宁,则夙昔所遗忘者,又恍尔现前。可见静躁稍分,昏明顿异也。

264.

Kun mato el fragmitaj florkvastoj kiel litkovrilo,

dormu sub flosantaj nuboj aŭ en falanta neĝo,

kaj vi konservos la purecon de via koro.

Kun taso da vino hejme farita

drinku kaj recitu versaĵojn pri la vento kaj luno,

kaj vi trovos vin for de la vanteca mondo kaj ĝia brueco.

芦花被下卧雪眠云,保全得一窝夜气;竹叶杯中吟风弄月,躲离了万丈红尘。

265.

Se monta ermito kun sia kruda promenbastono estus allasata enviciĝi inter regnaj oficistoj en luksaj ornamaĵoj,

tio certe levus la rafinitan tonon de la oficistaro.

Se regna oficisto vestita en sia majesta robo aliĝus al grupo da fiŝistoj aŭ arbohakistoj sur la vojo,

tio nur farus la kompanion eĉ pli kruda.

Tial el tio ni povas vidi:

riĉeco kaj parado per riĉaĵoj ne estas tiel bonaj kiel simpleco kaj senlukseco,

kaj vulgareco neniel povas esti komparata kun rafiniteco.

衮冕行中,著一藜杖的山人,便增一段高风;渔樵路上,著一衮衣的朝士,转添许多俗气。故知浓不胜淡,俗不如雅也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin