Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §266-270

(GMT+08:00) 2019-10-15 12:54:44     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

266.

La maniero transcendi tiun ĉi banalan mondon estas hardi sin vojaĝante vaste en ĝi,

sekve ne estas necese detranĉi sin de la interrilatoj kun ordinaruloj.

La maniero ĝisfunde kompreni la povojn de la menso estas senbridigi ĝiajn kapablojn ĝis maksimumo,

sekve ne estas necese turni la menson en mortan cindron per evito de ĉiaj mondaj pensoj.

出世之道,即在涉世中,不必绝人以逃世;了心之功,即在尽心内,不必绝欲以灰心。

267.

Se mia korpo ĉiam estas en serena senzorgeco,

tiam povas min influi neniaj konsideroj pri honoro kaj malhonoro, nek pri gajno kaj perdo.

Se mia menso estas en konstanta kvieteco,

tiam povas min konfuzi neniaj konsideroj pri pravo kaj malpravo, nek pri profito kaj malprofito.

此身常放在闲处,荣辱得失,谁能差遣我?此心常安在静中,是非利害,谁能瞒昧我?

268.

Restante ĉe la bambua plektobarilo,

mi subite aŭdas la bojojn de hundoj kaj la klukojn de koko,

kaj tiam mi eksentas, ke mi estas kvazaŭ en la mondo inter la nuboj.

De ekstere tra mia fenestro venas la ĉirpado de cikadoj kaj la grakado de korvoj,

kaj tiam mi ekkonscias, ke en silento estas alia mondo.

竹篱下,忽闻犬吠鸡鸣,恍似云中世界;芸窗中谛听蝉吟鸦噪,方知静里乾坤。

269.

Se mi ne serĉas famon kaj riĉecon,

kiel do mi povus esti logata de profito, altrangeco kaj aliaj similaj aferoj?

Se mi ne konkuras kun aliaj por okupi altan pozicion,

kiel do mi povus esti minacata de intrigoj en la regnoficistaj rondoj?

我不希荣,何忧乎利禄之香饵;我不竞进,何畏乎仕宦之危机。

270.

Vagante inter montoj, arbaroj, fontoj kaj rokoj,

oni trovas sian avidon je famo kaj riĉeco iom post iom malfortiĝanta.

Legante poeziaĵojn aŭ aprezante pentraĵojn,

oni ĝuas rafinitecon, kaj la vulgareco malaperas nerimarkate.

Sekve la noblulo, eĉ sen droni en plezuroj kaj perdi siajn altajn aspirojn,

povas ofte trovi ion, per kio li povas kulturi kiel sian korpon, tiel ankaŭ sian menson.

徜徉于山林泉石之间,而尘心渐息;夷犹于诗书图画之内,而俗气潜消。故君子虽不玩物丧志,亦常借境调心。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin