Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §271-275

(GMT+08:00) 2019-10-24 08:58:20     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

271.

En printempo la grandioza pitoreska pejzaĝo ravas la homan koron.

Sed la printempo ne povas esti komparata kun la aŭtuno —

sezono kun blankaj nuboj kaj malvarmeta zefiro,

aromo de orkideoj kaj osmantoj*,

kaj akvoj kaj ĉielo, kiuj kunfandiĝas en unu solan koloron.

En la aŭtuno la spaco inter la firmamento kaj la tero estas aparte vasta kaj brila,

alportante al la homaj korpo kaj spirito senkomparan freŝecon.

*osmanto: aroma planto (Osmanthus fragrans Lour)

春日气象繁华,令人心神骀荡,不若秋日云白风清,兰芳桂馥,水天一色,上下空明,使人神骨俱清也。

272.

Tiu, kiu ne scias legi eĉ unu literon kaj tamen diras vortojn plenajn de poezieco,

havas internan genion de vera poeto.

Tiu, kiu lernis nenian budhisman ĉanton kaj tamen diras vortojn plenajn de budhisma saĝeco,

jam penetris la profundajn misterojn de budhismo.

一字不识而有诗意者,得诗家真趣;一偈不参而有禅味者,悟禅教玄机。

273.

Persono kun malica kaj vigla imago povas vidi ĉie fantomojn kaj spiritojn;

li prenas por serpento la en-vintasan reflekton de pafarko pendanta sur la muro,

kaj por kaŭranta tigro la rokon duonkaŝitan en la vepro.

Ĉio, kion li rigardas, havas por li sinistrecon.

Aliflanke, persono kun trankvila spirito kaj serena humoro sendas rigardon al roko kaj vidas mevon, kie aliaj tamen vidas tigron.

La raŭka kvakado de ranoj estas por li kiel dolĉa muziko, kaj ĉio, kun kio li venas en kontakton, alprenas bonaŭguran aspekton.

机动的,弓影疑为蛇蝎,寝石视为伏虎,此中浑是杀机;念息的,石虎可作海鸥,蛙声可当鼓吹,触处俱见真机。

274.

La korpo estas kiel neligita boato;

ĝi drivas laŭ la fluo, ĝis ĝi puŝiĝas kontraŭ io baranta, kaj haltas.

La koro jam estas kiel forbrulinta arbostumpo;

do estas tute egale, ĉu ĝi estas hakata aŭ ŝmirita per bonodoraĵo!

身如不系之舟,一任流行坎止;心似既灰之木,何妨刀割香涂?

275.

Estas nature kaj normale, ke oni trovas agrabla la triladon de la oriolo kaj enuiga la kvakadon de rano.

Estas nature kaj normale ankaŭ, ke rigardante florojn oni intencas ilin kulturi kaj vidante herbaĉojn oni volas ilin elradikigi.

Tiuj ĉi reagoj estas nenio alia ol manifestiĝoj de personaj ŝatoj kaj malŝatoj.

Se ni ekzamenas la bazan esencon de aferoj,

ni konstatas, ke la oriolo kaj la rano same eligas kriojn instigate de siaj denaskaj naturoj,

kaj ke la floroj kaj la herbaĉoj prosperas sub la diktado de siaj vivofortoj.

人情听莺啼则喜,闻蛙鸣则厌,见花则思培之,遇草则欲去之,但以形气用事;若以性天视之,何者非自鸣其天机,非自畅其生意也?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin