Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §276-280

(GMT+08:00) 2019-10-25 15:19:10     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

276.

Kun la paso de la jaroj defalas niaj kapharoj kaj dentoj, kaj velkiĝas nia karno.

El la kantoj de la birdoj kaj la florado de la floroj ni povas ekkompreni la eternan esencon de nia propra naturo.

发落齿疏,任幻形之凋谢;鸟吟花开,识自性之真如。

277.

Koro plena de materialaj deziroj povus estigi malkvietajn ondojn sur frostiĝinta lageto,

kaj persono kun tia koro trovus nenian trankvilon eĉ en la profundo de la montoj kaj arbaroj.

Dume persono, kies koro entenas neniajn malkvietajn pensojn, trovus malvarmetaj eĉ la plej varmajn tagojn,

kaj ne perceptus la konfuzajn bruojn eĉ en bazaro homplena.

欲其中者,波拂寒潭,山林不见其寂;虚其中者,凉生酷暑,朝市不知其喧。

278.

Kiam homo akumulas grandan kvanton da riĉaĵoj,

estas al li facile kaŭzi al si pereon.

El tio ni povas scii, ke riĉulo havas pli da zorgoj ol malriĉulo.

Kiam homo tro rapide supreniĝas al alta pozicio,

estas al li malfacile eviti renversiĝon.

El tio ni povas scii, ke altrangulo ne estas tiel trankvila, kiel ordinarulo.

多藏者厚亡,故知富不如贫之无虑;高步者疾颠,故知贵不如贱之常安。

279.

Legante la Libron de Ŝanĝiĝoj ĉe malfermita fenestro en la frua mateno,

uzu cinabran inkon miksitan kun la rosgutoj de sur pinaj branĉoj por substreki vortojn de aparta saĝeco.

Tagmeze, sidante ĉe skribotablo kaj eksplikante budhisman sutron,

frapu la jadajn ĉing-ojn* kaj lasu ilian tintadon portata de la vento tra la bambuaro malproksimen.

*ĉing-ojn: antikva jada aŭ ŝtona ortiloforma frapinstrumento aŭ budhista kupra kloŝoforma frapinstrumento

读易晓窗,丹砂研松间之露;谈经午案,宝磬宣竹下之风。

280.

Kiam floro estas plantita en poto,

ĝi povas kreski abunde, sed malgraŭe ĝi ne havas la viglan vivecon de natura kreskado.

Kiam birdo estas loĝigita en kaĝo,

ĝi povas kanti kiel antaŭe, sed ĝia natura gajeco estas malpliigita.

Ili ne estas plu kiel la floroj kaj la birdoj,

kiuj libere intermiksiĝas sur la montoj kaj formas tiun naturan bildon, kiu tre plezurigas la homan koron.

Estas ja la nature kreskanta floro kaj la libere fluganta sovaĝa birdo,

kiuj ebligas al la homo kompreni la ĉarmon de la naturo.

花居盆内终乏生机,鸟落笼中便减天趣;不若山间花鸟错集成文,翱翔自若,自是悠然会心。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin