Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §281-285

(GMT+08:00) 2019-10-28 12:47:16     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

281.

La ordinaraj homoj tro zorgas pri si mem,

tial ili havas ekscesajn emojn kaj multajn zorgojn.

Antikva onidiro diras:

"Se vi ne plu konscios vian propran ekziston,

kiel do vi povos koni la valoron de la objektoj aliaj ol vi?"

Ankoraŭ alia diras:

"Se vi ekscios, ke via karna korpo ne estas via efektiva memo,

kiel do zorgoj kaj afliktoj povos eniĝi en vian menson?"

Kiaj trafaj diroj!

世人只缘认得"我"字太真,故多种种嗜好,种种烦恼。前人云:"不复知有我,安知物为贵。"又云:"知身不是我,烦恼更何侵。"真破的之言也。

282.

Kiam vi renkontas personon, kiu estas en sia kaduka maljuna aĝo,

pensu do pri tio, ke li probable pasigis sian junecon en la freneza ĉasado de famo kaj riĉeco.

Tiam vi nature senigos vin je viaj ambicioj kaj konkuremo.

Kiam vi renkontas homon, kies kariero estas ruinigita aŭ kies familio estas mizera,

pensu do pri tio, ke li iam estis riĉega kaj rikoltis sukcesojn.

Tio helpos al vi forĵeti ĉiajn revojn pri riĉeco kaj lukso.

自老视少,可以消奔驰角逐之心;自瘁视荣,可以绝纷华靡丽之念。

283.

La sentoj kaj manieroj de homoj kontraŭ homoj povas ŝanĝiĝi en palpebruma daŭro,

tial oni ne devas preni ilin tro serioze.

Yaofu* iam asertis: "Tio, kio iam estis nomata "mi", nun fariĝas "li";

kaj mi scivolas, kiu do la hodiaŭa "mi" poste povos fariĝi."

Se homo ofte farus tian konsideron, li povus dispeli ĉiajn zorgojn el sia brusto.

*Yaofu: T. e. Shao Rong (Yaofu estis lia adoltiĝa nomo), filozofo dum la Norda Song-dinastio (960-1127). Li estis fakulo en la studado de La Libro de Ŝanĝiĝoj, sed li neniam sukcesis fariĝi regna oficisto dum sia vivo.

人情世态,倏忽万端,不宜认得太真。尧夫云:"昔日所云我,而今却是伊;不知今日我,又属后来谁?"人常作如是观,便可解却胸中挂矣。

284.

Se vi povas rigardi per sobraj okuloj ĉiujn aferojn en tiu ĉi tumulta klopodema mondo,

vi povos forpeli de vi la ĉagrenajn pensojn, kiuj vin turmentas.

Se vi povas konservi ian varmecon en via koro kontraŭ la mondo, kiu ŝajnas malvarma kaj dezerta,

vi povos trovi multajn fontojn de ĝojo.

热闹中着一冷眼,便省许多苦心思;冷落处存一热心,便得许多真趣味。

285.

Kie estas feliĉo, tie devas esti ankaŭ ĝia malo — malfeliĉo.

Kie estas bela vidaĵo, tie devas esti ankaŭ vidaĵo malagrabla.

Tial, ne estas nepre necese strebi al feliĉo kaj belaj aferoj;

manĝante nur kutimajn simplajn nutraĵojn kaj estante kontenta pri via sorto, vi trovos vin en paradizo.

有一乐境界,就有一不乐的相对待;有一好光景,就有一不好的相乘除。只是寻常家饭素位风光,才是个安乐窝巢。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin