Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §286-290

(GMT+08:00) 2019-10-29 14:03:03     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

286.

Levu fenestran kurtenon kaj rigardu la verdajn montojn kaj klarajn riveretojn, kiuj estas envolvitaj en ŝvebantaj nuboj,

kaj vi perceptos, kiel libera kaj senĝena estas la Naturo.

Komtemplu la freŝe verdajn bambuojn kaj la prosperajn arbojn kaj primeditu, kiel la hirundoj kaj turtoj heroldas la ŝanĝiĝojn de la sezonoj,

kaj vi sentos, ke vi kaj la mondo estas unu harmonia tuto.

帘栊高敞,看青山绿水吞吐云烟,识乾坤之自在;竹树扶疏,任乳燕鸣鸠送迎时序,知物我之两忘。

287.

Se persono ekkomprenas, ke post sukceso certe sekvas malsukceso,

tiam li ne estos tiel avida je sukceso.

Se li ekscias, ke kie estas vivo, tie devas esti ankaŭ morto,

tiam li ne malŝparos tro da energio por plilongigi sian vivon.

知成之必败,则求成之心不必太坚;知生之必死,则保生之道不必过劳。

288.

Eminenta bonzo en la antikveco iam diris:

"La dancetanta ombro de bambuo sur ŝtupoj ne povas balai la polvon for de ili.

La lunlumo brilanta sur lageton postlasas neniajn spurojn sur la akvo."

Konfuceano-klerulo komentis:

"Lasu torentojn furiozi kaj muĝi;

se vi nur havas pacon en via koro,

via ĉirkaŭaĵo estos kvieta.

Lasu florpetalojn fali kiel pluvo;

se via koro estas nur trankvila,

vi estos libera de ĉiaj zorgoj."

Kiam vi prenos tiun ĉi sintenadon kontraŭ la mondo,

vi certe sentos vin tute senzorga kaj senĝena.

古德云:"竹影扫阶尘不动,月轮穿沼水无痕。"吾儒云:"水流任急境常静,花落虽频意自闲。"人常持此意,以应事接物,身心何等自在。

289.

En absoluta trankvileco, aŭskultante la tonon de ondiĝantaj pinbranĉoj, aŭ la tintadon de rivereto frapanta ŝtonetojn,

oni sentas, ke tiuj ĉi estas la murmuroj de la Naturo.

Kun kvieta menso, rigardante la delikatan nebuleton sterniĝantan sur la sunorita horizonto de senlima herbejo aŭ la reflektojn de nuboj en kvieta lago,

oni povas percepti la rave belan desegnon de la Naturo.

林间松韵,石上泉声,静里听来识天地自然鸣佩;草际烟光,水心云影,闲中观去见乾坤最上文章。

290.

Kiam la imperio de Okcidenta Jin-dinastio estis baldaŭ fariĝonta lando kovrita de dornoarbetaĵoj,

ĝi ankoraŭ fieris pri sia armita potenco.

Kiam oni jam staras per unu piedo en la tombo, kie vulpoj kaj leporoj havos siajn truojn,

oni ankoraŭ avidas riĉecon.

Malnova proverbo diras:

"Sovaĝaj bestoj estas facile dresitaj,

sed la homa koro estas malfacile regata;

valoj povas esti plenigitaj sen penegoj,

sed la homaj deziroj estas malfacile plenumitaj."

Kiel veraj estas tiuj ĉi vortoj!

眼看西晋之荆榛,犹矜白刃;身属北邙之狐兔,尚惜黄金。语云:"猛兽易伏,人心难降。溪壑易填,人心难满"。信哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin