Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §296-300

(GMT+08:00) 2019-10-31 14:30:18     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

296.

En la serena kaj senlima nokta ĉielo estas vastega spaco por flugado de flugilhavaj insektoj,

sed la noktopapilio nepre flugas rekte al la brulanta kandelo.

La pura fonta akvo kaj freŝaj fruktoj troviĝas ĉie por esti ĝuataj,

sed la strigo preferas la putran kadavron de ratoj.

Ho ve, kiom da homoj do ekzistas en la mondo,

kiuj ne agas kiel la noktpapilio kaj la strigo?

晴空朗月,何处不可翱翔,而飞蛾独投夜烛;清泉绿果,何物不可饮啄,而鸱鸮偏嗜腐鼠。噫!世之不为飞蛾鸱鸮者,几何人哉?

297.

Tiu, kiu ekiras sur floson kaj tuj pensas pri forĵeto de ĝi post atingo de la transa bordo,

estas persono, kiu jam atingis iluminiĝon kaj estas ne plu katenata de eksteraj aferoj.

Tiu, kiu, rajdante sur azeno, ankoraŭ serĉas azenon por sia rajdo,

estas bonzo, kiu ne vere komprenas budhismajn doktrinojn.

才就筏便思舍筏,方是无事道人;若骑驴又复觅驴,终为不了禅师。

298.

Por sobra rigardanto, la arogantaj granduloj kaj la tigre batalemaj herooj

estas ne pli ol formikoj svarmantaj sur ranca viando aŭ muŝoj konkurantaj inter si por leki sangon.

Kiam amase leviĝas disputoj pri pravo kaj malpravo kaj debatoj pri profito kaj perdo,

se vi nur povas trakti ilin kun trankvila menso,

ĉiuj disputoj kaj debatoj malaperos for de vi kiel metalo fandiĝanta en forno aŭ neĝo degelanta en varma akvo.

权贵龙骧,英雄虎战,以冷眼视之,如蚁聚膻,如蝇竞血;是非蜂起,得失猬兴,以冷情当之,如冶化金,如汤消雪。

299.

Tiu, kiu estas katenata de materialaj deziroj,

sentas, ke la vivo estas tragika,

dum tiu, kiu konas sian veran kaj puran naturon,

sentas, ke la vivo estas plena de ĝojo.

Ekkompreno de la tragikeco de dezirkatenado tuj forpelas ĉiujn banalajn korinklinojn,

kaj kono de la ĝojo de la vera kaj pura naturo povas konduki homon al la regno de saĝuloj.

羁锁于物欲,觉吾生之可哀;夷犹于性真,觉吾生之可乐。知其可哀,则尘情立破;知其可乐,则圣境自臻。

300.

Kiam jam estas nenia materiala deziro en via koro,

la stato estas, kvazaŭ neĝo jam fandiĝus sur forno aŭ glacio jam degelus de la varmo de la suno.

Tiam vi, vidante la reflekton de la luno en akvo, klare scias,

ke ĝi estas la bildo de la vera luno pendanta en la vasta ĉielo.

胸中即无半点物欲,已如雪消炉焰冰消日;眼前自有一段空明,时见月在青天影在波。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin