Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §301-305

(GMT+08:00) 2019-11-05 08:18:04     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

301.

Poezia inspiro fontas el natura loko rave pitoreska kiel la ponto Baling*.

Apenaŭ poeziaĵo plene formiĝas,

la montoj kaj la arbaroj alprenas poeziece majestan aspekton.

Sento de sovaĝeco naskiĝas en belega pitoreskejo kiel la lago Jinghu** kaj la rivero Qu'e.

Apenaŭ vi iras tien sola, vi trovas la montojn speguliĝantaj en la akvo, kaj ĉio tiea fariĝas ĉarmega.

*La ponto Baling: Situanta oriente de Chang'an-gubernio en Shaanxi-provinco, ĝi iam estis loko, kie homoj vivantaj en Chang'an dum Tang-dinastio (618-907) kutime diris adiaŭ al siaj forvojaĝontaj parencoj kaj amikoj.

**La lago Jinghu: Situanta sude de Shaoxing en la nuna Zhejiang-provinco kaj apud la rivero Qu'e, ĝi iam estis vasta etendaĵo da akvo dum Tang-dinastio kaj la plejparto de ĝi iom post iom turniĝis en kampojn ekde Song-dinastio.

诗思在灞陵桥上,微吟就,林岫便已浩然;野兴在镜湖曲边,独往时,山川自相映发。

302.

Birdo, kiu nestis longatempe,

nepre flugas al granda alteco.

Floro, kiu rapidas flori,

certe paliĝos kaj velkos antaŭ ol la aliaj.

Teni tion ĉi en la menso evitigos al vi desapontiĝojn kaj maltrankviliĝojn en via kariero,

kaj ankaŭ helpos al vi forigi pensojn pri hasto ĉasi famon kaj riĉecon.

伏久者飞必高,开先者谢独早;知此,可以免蹭蹬之忧,可以消躁急之念。

303.

Kiam ni vidas la foliojn fali de la arboj en vintro kaj turniĝi en humon,

ni ekkomprenas, ke ili floras nur portempe kaj tute vane.

Kiam ni vidas homon metita en ĉerkon,

ni ekkomprenas, kiel vantaj estas tiaj aferoj,

kiaj estas la riĉaĵoj kaj la virina beleco.

树木至归根,而后知花萼枝叶之徒荣;人事至盖棺,而后知子女玉帛之无益。

304.

Vi volas transpasi la limojn de sensado kaj sciado kaj tamen penas konservi la purecon de la koro.

Alkroĉiĝo al la formoj de eksteraj aferoj aŭ absoluta neado de ili montras, ke vi ankoraŭ ne hardas vin ĝis la grado atingi la regnon de la Vero.

Demandu la budhistan patriarkon, kiel do tio povas esti. —

Tiuj, kiuj vivas en vulgara mondo kaj penas ĝin transpasi,

devas scii, ke ĉasi materialajn dezirojn estas doloro,

sed rifuzi ĉiajn materialajn dezirojn same alportas doloron.

Jen kial la sinkulturado ĉiam estas necesa.

真空不空,执相非真,破相亦非真。问世尊如何发付?在世出世,徇欲是苦,绝欲亦是苦,听吾侪善自修持。

305.

Homo kun altaj aspiroj povas fordoni grandan riĉaĵon por nenio,

dum avarulo batalas eĉ por kuprero.

Kvankam iliaj karakteroj estas diferencaj kiel la Ĉielo kaj la Tero,

tamen iliaj deziroj — la unua je famo kaj la dua je riĉeco — estas tute samaj.

La imperiestro regas la landon,

kaj la almozulo krie petas nutraĵon.

Kvankam iliaj situacioj estas diferencaj kiel la Ĉielo kaj la Tero,

tamen kia diferenco do ekzistas inter la maltrankvilo de la unua kaj la plorkrio de la dua?

烈士让千乘,贪夫争一文,人品星渊也,而好名不殊好利;天子营家国,乞人号饔飧,位分霄壤也,而焦思何异焦声。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin