Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §306-310

(GMT+08:00) 2019-11-11 15:02:25     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

306.

Tiu, kiu plene gustumis ĉiajn gustojn de la homa mondo,

ĉiam ne emas malfermi siajn okulojn por doni atenton al iaj ajn eblaj ŝanĝoj, kiuj okazas en la mondo.

Tiu, kiu jam penetras la sentojn kaj manierojn de homo kontraŭ homo en la mondo,

donas nenian atenton al ĉiaj laŭdoj kaj kalumnioj ricevitaj, sed nur faras kapklinon sencele kaj indiferente.

饱谙世味,一任覆雨翻云,总慵开眼;会尽人情,随教呼牛唤马,只是点头。

307.

Nuntempe oni avide penas senigi sin je siaj deziroj, sed vanas la penado.

Fakte, estas facile eniri en la sendeziran staton,

se oni nur ne lasas al la antaŭaj deziroj resti en la koro, nek al la novaj enŝteliĝi,

kaj se la nunaj leviĝas, ilin tuj elpelu.

今人专求无念而终不可无。只是前念不滞,后念不迎,但将现在的随缘打发得去,自然渐渐入无。

308.

Imago, kiun la menso okaze kaptas,

nature fariĝas agrabla belaĵo,

kaj aĵo, kiu estiĝas kiel produkto de la naturo,

povas vidigi sian misteran ĉarmon.

Se troviĝas eĉ la plej eta signo de artefarita ornamo,

ĝia gusto estas malpliigita.

La Tang-dinastia poeto Bai Juyi diris:

"Poezia imago estas la plej bona, se ĝi estas nur ideo tute senĝena.

Nur natura venteto povas esti vere refreŝiga."

Kiel profunda estas tiu ĉi eldiro!

意所偶会便成佳境,物出天然才见真机,若加一分调停布置,趣味便减矣。白氏云:"意随无事适,风逐自然清。"有味哉!其言之也。

309.

Se via spirito estas senmakula,

manĝi kiam malsatas kaj trinki kiam soifas,

estas sanige kiel por la korpo, tiel ankaŭ por la menso.

Sed se via spirito estas makulita,

eĉ se vi studas sutrojn kaj budhismajn ĉantojn,

finfine ĉio, kion vi faros, estos ne pli ol vana ludado per viaj menso kaj animo.

性天澄澈,即饥餐渴饮,无非康济身心;心地沉迷,纵谈禅演偈,总是播弄精魂。

310.

En ĉies koro estas Paradizo;

eĉ se nenia bela muziko estas ludata,

vi tamen povas senti vin ĝoja kaj trankvila,

kaj eĉ se nenia incenso estas bruligita, nek aroma teo donata,

vi tamen estas regalata per refreŝigaj odoroj.

Pensu nur pri la Pura Mondo de Budho,

kaj ĉiaj ĉagrenoj malaperos el via menso.

Forĵetu ĉiajn karnajn zorgojn,

kaj vi povos plenfeliĉe vagadi en la Regno de la Beatulo.

人心有个真境,非丝非竹而自恬愉,不烟不茗而自清芬。须念净境空,虑忘形释,才得以游衍其中。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin