Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §316-320

(GMT+08:00) 2019-11-18 08:42:11     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

316.

En la absoluta silento de la naturo mi subite ekaŭdis birdan krion kaj ĝi vekas en mia koro senton de superba eleganteco.

Kiam ĉiuj herboj kaj floroj estas velkintaj, subite mi ekvidas unu, kiu ankoraŭ vigle kreskas, kaj mi tuj sentas min pleniĝanta de senlima vivoforto.

El tio mi povas ekscii, ke la origina esenco de la naturo neniam velkas kaj ke la dieco de la naturo inspiras vivecon al ĉio, kion ĝi tuŝas.

万籁寂寥中,忽闻一鸟弄声,便唤起许多幽趣;万卉摧剥后,忽见一枝擢秀,便触动无限生机。可见性天未常枯槁,机神最易触发。

317.

La Tang-dinastia poeto Bai Juyi diris:

"La korpo kaj la menso devas esti lasitaj al siaj propraj funkcioj,

Kaj gajno kaj perdo, sukceso kaj malsukceso, estas deciditaj de la Ĉielo."

Sed Chao Buzhi* diris:

"Pli bone estas teni la korpon kaj menson en regado,

Kolektu viajn distritajn pensojn, kaj vi retrovos kvietecon."

Homoj, kiuj lasas al siaj korpo kaj menso fari kion ajn ili volas,

ofte fariĝas senbridaj kaj tro liberaj,

dum tiuj, kiuj tenas severan regadon de siaj korpo kaj menso,

ofte trovas sin malvigla kaj stagna.

Nur tiuj, kiuj scias bone mastri sian internan memon,

povas dece regi sin aŭ lasi liberecon al siaj korpo kaj menso.

* Chao Buzhi: beletristo en la epoko de la Norda Song-dinastio.

白氏云:"不如放身心,冥然任天造。"晁氏云:"不如收身心,凝然归寂定。"放者流为猖狂,收者入于枯寂。唯善操心者,把柄在手,收放自如。

318.

Rigardante la palan lunon pendantan en la ĉielo dum neĝa nokto,

oni sentas la koron aparte klara.

Kiam blovas milda printempa venteto,

oni sentas la koron facila kaj ĝoja.

En tia tempo oni povas diri, ke la Naturo kaj la homa koro kunfandiĝas en unu tuton.

当雪夜月天,心境便尔澄澈;遇春风和气,意界亦自冲融。造化人心,混合无间。

319.

Severa simpleco produktas eseojn, kaj konstanta simpleco faras sinkulturadon plenumita:

La "simpleco" havas senliman signifon.

Ekzemple, en la versoj "La bojado de hundoj ĉe la Persikflora Fonto / kaj la krioj de kokoj sur la morusarba kampo"

kiom da pureco kaj simpleco enestas!

Sed la versoj "La reflekto de la luno en la malvarma lageto / kaj la korvoj sidantaj en la antikvaj arboj",

elvokas en ni tamen ian senton de morna kadukeco, kvankam esprime ili estas tre belaj.

文以拙进,道以拙成,一拙字有无限意味。如桃源犬吠,桑间鸡鸣,何等淳庞!至于寒潭之月,古木之鸦,工巧中便觉有衰飒气象矣。

320.

Kiam mi uzas mian povon por manipuli aferojn ekster mi,

mi ne sentas ĝojon tiam, kiam mi atingas ion,

nek malĝojon tiam, kiam mi suferas malsukceson.

Tiamaniere mi neniam perdas mian ekvilibron de menso, en kia ajn situacio mi troviĝas.

Sed kiam mi lasas al eksteraj aferoj regi min,

tiuokaze, kiam aferoj iras kontraŭ miaj deziroj,

rankoro leviĝas en mia koro,

kaj kiam aferoj iras laŭ miaj deziroj,

mi ŝate alkroĉiĝas al ili per mia koro.

En tia situacio eĉ io tiel maldika kiel haro povas fariĝi katenoj min ligantaj.

以我转物者,得固不喜,失亦不忧,大地尽属逍遥;以物役我者,逆固生憎,顺亦生爱,一毛便生缠缚。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin