Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §331-335

(GMT+08:00) 2019-12-09 12:23:55     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

331.

Tiuj, kiuj amas kvietecon kaj malamas bruon, ofte fuĝas de la homa mondo kaj serĉas izolitecon.

Ili esperas eviti bruon, sed ili ne komprenas, ke tiele ili metas sin en staton de efektiva ekzisto, kiu povos kaŭzi novajn ĝenojn eĉ sen alies bruado.

Sekve el tio oni povas vidi, ke se la homa interna koro penas alkroĉiĝi al la kvieteco, la peno mem estas la fonto de moviĝoj.

Tiuokaze, kiel do oni povas kulturi la kapablon rigardi la aliajn kaj sin mem kiel identajn kaj forgesi ĉiujn distingojn inter moveco kaj senmoveco?

喜寂厌喧者往往避人以求静,不知意在无人便成我相,心着于静便是动根,如何到得人我一视动静两忘的境界?

332.

Kiam oni vivas en la montoj, kun sia koro freŝa kaj senĝena,

ĉio, al kio oni venas en kontakton, povas estigi belajn kaj elegantajn impresojn.

Rigardado de liberaj nuboj kaj sovaĝaj gruoj povas stimuli sublimajn pensojn.

Renkonto kun rivereto murmuranta en roka ravineto povas naski la intencon elpeli ĉiujn malpuraĵojn kiel el la korpo, tiel ankaŭ el la menso.

Karesado al sabino* aŭ prunarbo povas tuj inundi min per ideoj pri morala honesteco.

Kun mevoj kaj elafuroj* kiel kunuloj, ĉiuj postesignoj de intrigoj kaj malicaĵoj malaperas el la menso.

Sed tuj kiam oni revenas al la banala mondo,

oni trovas sin ne nur fremda al ĉiuj ĉi eksteraj aferoj, sed eĉ superflua por tiu ĉi mondo.

*Sabino: Ĉiamverda arbo (Sabina chinensis)

**Elafuro* speco de mambesto (Elaphurus davidianus)

山居胸次清洒,触物皆有佳思:见孤云野鹤而起超绝之想,遇石涧流泉而动澡雪之思,抚老桧寒梅而劲节挺立,侣沙鸥麋鹿而机心顿忘。若一走入尘寰,无论物不相关,即此身亦属赘旒矣。

333.

Kiam bona humoro vin ekregas,

nudapiede promenu senhaste en aroma herbaro.

Tiam la sovaĝaj birdoj, forgesante ĉiajn homajn ruzaĵojn kaj perfidaĵojn, flugados kaj ludos ĉirkaŭ vi.

Kiam vi kunfandiĝos kun via ĉirkaŭaĵo kaj sidos inter la falintaj petaloj dronante en viaj pensoj, kun via jako drapire sur viaj ŝultroj,

la liberaj nuboj, kiuj silente flosados super vi, kvazaŭ malinklinos foriĝi de vi.

兴逐时来,芳草中撒履闲行,野鸟忘机时作伴;景与心会,落花下披襟兀坐,白云无语漫相留。

334.

Feliĉo kaj malfeliĉo ambaŭ devenas el la menso.

Sekve, laŭ budhisma instruo:

"Deziro pri profito estas kiel furioza fajro, fajro pereiga.

Droni en avido kaj avareco estas faligi sin en maron de suferoj.

Sed la elvoko de eĉ unu ideo pri pureco kaj sinliberigo de deziro povas ŝanĝi la pereigan fajron en malvarmetan lageton,

kaj la formiĝo de eĉ unu eta koncepto pri singardo kontraŭ avido povas ebligi eniron en la budhisman Paradizon."

El tio oni povas vidi, ke eĉ tre eta ŝanĝo en pensoj povas tuj ŝanĝi la mondon, en kiu ni nin trovas.

Kiel do ni povus ne vigligi nian singardemon kontraŭ tio ĉi?

人生福境祸区,皆念想造成。故释氏云:"利欲炽然,即是火坑。贪爱沉溺,便为苦海。一念清净,烈焰成池。一念警觉,船登彼岸。"念头稍异,境界顿殊。可不慎哉!

335.

Kiel streĉita ŝnuro segile tranĉrompas ŝtipon,

tiel senĉesaj akvogutoj traboras ŝtonon.

En la sama maniero tiu, kiu sekvas la Taŭon,

devas konstante penadi en sia serĉado de la viv-esenco.

Akvo nature fluas en kanalojn,

kaj la maturiĝinta melono nature falas de la tigo.

Sekve la persono, kiu deziras atingi la Taŭon,

devas persisti en sinkulturado,

kaj fine li havos sian deziron plenumita.

绳锯木断,水滴石穿,学道者须加力索;水到渠成,瓜熟蒂落,得道者一任天机。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin