Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §336-340

(GMT+08:00) 2019-12-12 13:14:42     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

336.

Kiam mondaj intrigoj kaj malicaĵoj estas forpelitaj el la koro,

tiam aperas klara luno kaj blovas printempa zefiro, kaj la vivo eniras en la regnon de la belo. —

Ne estas necese rigardi la homan mondon kiel maron de suferoj.

Se oni fortenas la koron de la vulgara mondo,

tiam la bruado de ĉiutagaj aferoj ne plu estas aŭdata. —

Ne estas necese iri kaj vivi kiel ermito en sovaĝaj montoj.

机息时便有月到风来,不必苦海人世;心远处自无车尘马迹,何须痼疾丘山。

337.

Kiam vegetaĵoj estas velkintaj kaj mortintaj,

novaj ŝosoj aperas en la lokoj, kie ili estis.

Kiam la vintra sezono venas kaj ĉio ekstere fariĝas malvarma,

la varma vetero sin preparas por reveni tiam, kiam la fragmita cindro* moviĝados en bambuaj flutoj.

Kiam la miriadoj da estaĵoj estas ŝlositaj en severa malvarmo,

signoj de senĉesa kreskado tamen ĉie montriĝas.

El tio ni povas percepti la grandan favoron de la Naturo al la vivo.

*Fragmita cindro: La restaĵo de brulinta fragmitaj plantoj. En la antikva Ĉinio oni kutime metis fragmitan cindron en 12-tonajn flutojn kaj tenis ilin en fermita ĉambro por konstati la ŝanĝiĝojn de la vetero. Kiam la cindro en fluto dise flugis supren, se oni nur ĵetis rigardon al la fluto, en kiu fragmita cindro moviĝis, oni eksciis, ke okazas veterŝanĝo.

草木才零落,便露萌颖于根底;时序虽凝寒,终回阳气于飞灰。肃杀之中,生生之意常为之生,即是可以见天地之心。

338.

Rigardu montan pejzaĝon post pluvo,

kaj vi trovos, ke ĝi aspektas aparte bele.

Aŭskultu la sonon de sonorilo en profunda nokto silenta,

kaj vi trovos, ke ĝi estas aparte klara kaj foren-atinga.

雨余观山色,景象便觉新妍;夜静听钟声,音响尤为清越。

339.

Supreniro sur altan montopinton helpas al homo larĝigi sian mensan perspektivon;

kontemplo al fluanta rivero helpas al liaj pensoj vagi malproksimen.

Legado de libro en neĝa nokto helpas refreŝigi la spiriton.

Plengorĝaj kriegoj de sur la montosupro plenigas homon per vigleco kaj senbrida braveco.

登高使人心旷,临流使人意远;读书于雨雪之夜,使人神清;舒啸于丘阜之巅,使人兴迈。

340.

Por persono kun grandanima koro, kiu estas libera de materialaj deziroj, abunda salajro valoras ne pli ol rompita argila poto,

dum al malgrandanima persono, kies koro estas inundita de materialaj deziroj, io maldika kiel haro ŝajnas tiel granda, kiel rado de ĉaro.

心旷则万钟如瓦罐,心隘则一发似车轮。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin