Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §341-345

(GMT+08:00) 2019-12-16 08:45:49     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

341.

Same kiel la Naturo ne povas ekzisti sen la vento, la luno, floroj kaj salikoj,

tiel la spiritohava korpo ne povas ekzisti sen emocioj, deziroj, preferoj kaj manioj.

Tial, la homo devas regi eksterajn aferojn anstataŭ esti regata de ili,

kaj nur tiam ĉiuj liaj deziroj estos inspirataj de la Ĉielo,

kaj liaj banalaj pensoj estos levataj al la regno de la Budho.

无风月花柳不成造化,无情欲嗜好不成心体。只以我转物,不以物役我,则嗜欲莫非天机,尘情即是理境矣。

342.

Nur tiu, kiu plene komprenas, ke lia korpo ne estas lia vera memo,

povas lasi la miriadojn da estaĵoj disvolviĝi ĉiu laŭ sia propra naturo.

Nur tiu, kiu redonas la mondon al la popolo de la mondo,

povas transpasi la vulgaran mondon vivante en ĝi.

就一身了一身者,方能以万物付万物;还天下于天下者,方能出世间于世间。

343.

Se la homa vivo estas tro senokupa, fremdaj ideoj neeviteble estiĝas kaj multiĝas.

Se oni estas tro multeokupita, oni perdos sian naturan esencon.

Tial, la nobla klerulo ne povas ne maltrankviliĝi pro eksteraj aferoj, kiuj minacas lian korpon kaj menson,

kaj samtempe estas tute neeble al li ne droni en aprezado de la misteraj ĉarmoj de la Naturo.

人生太闲则别念窃生,太忙则真性不见。故士君子不可不抱身心之忧,亦不可不耽风月之趣。

344.

La homa koro ofte perdas sian originan puran esencon pro la tumultoj de la koro.

Se, senigita je ĉiaj ĝenaj pensoj, vi sidas en plena silento kaj rigardas la senhaste flosadantajn nubojn,

tiam via koro fariĝos senzorga kaj flosos kun ili malproksimen.

Rigardante la pluvgutojn, vi havos la senton, ke via koro fariĝas refreŝigita kaj renovigita.

Aŭskultante la kantojn de la birdoj, vi trovos vian koron hele lumigita.

Fikse rigardante la falantajn florojn, vi spertos ian belan kaj kvietan senton, ke vi atingas plenan animtrankvilecon.

Se tiel estos, kia loko do ne povos fariĝi Paradizo?

Kaj kia afero do ne povos permesi al vi kompreni la subliman misteron?

人心多从动处失真。若一念不生,澄然静坐,云兴而悠然共逝,雨滴而泠然俱清,鸟啼而欣然有会,花落而潇然自得。何地非真境?何物无真机?

345.

Kiam infano naskiĝas,

la patrino spertas danĝeron;

kiam ŝparitaj moneroj atingas sufiĉe grandan sumon,

ili altiras avidan atenton de ŝtelisto.

El tio ni povas vidi:

kie estas io ĝojiga, tie ĉiam estas ankaŭ io maltrankviliga.

Malriĉeco povas helpi kulturi ŝparemon,

oftaj atakoj de malsano povas helpi instrui al ni prizorgi la korpon.

El tio ni povas vidi:

kie estas malfeliĉo, tie estas ankaŭ io, pro kio ni nin gratulas.

Tial, la saĝa homo devas rigardi per kvietaj okuloj kiel la favorajn cirkonstancojn, tiel ankaŭ la malfavorajn,

kaj esti tuŝita nek de ĝojo, nek de malĝojo.

子生而母危,镪积而盗窥,何喜非忧也;贫可以节用,病可以保身,何忧非喜也;故达人当顺逆一视,而欣戚两忘。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin