Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §346-350

(GMT+08:00) 2019-12-23 13:01:19     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

346.

La oreloj klare aŭdas la sonon de fortega vento en la montogorĝoj.

Sed tuj kiam pasas la ventoblovo, nenia sono estas plu aŭdata.

Se ni aplikas tion ĉi al la demando pri pravo kaj malpravo en la mondo,

tiam malaperas ĉiaj banalaj konceptoj kaj senbazaj onidiroj.

Niaj plej internaj pensoj estas kiel la reflekto de la luno en akvo;

ili malaperas tiel komplete, kiel la luno foriĝas el la akvo.

En la sama maniero ni devas forigi ĉiajn distingojn inter nia memo kaj la eksteraj aferoj.

耳根似飙谷投响,过而不留,则是非俱谢;心境如月池浸色,空而不著,则物我两忘。

347.

Kiam la homa menso estas obsedata de la pensoj pri famo kaj profito,

tiam kutime la mondo aperas kiel maro de suferoj.

Certe vi ja devas scii, ke ĉio, kion vi devas fari, estas forpeli tiajn obsedantajn pensojn kaj admiri la belaĵojn de la naturo:

la blankajn nubojn kaj verdajn montojn, la fluantajn riveretojn kaj la altegajn rokojn, la florantajn florojn kaj la pepantajn birdojn, kaj eĉ la kantojn de arbohakisto, kiuj eĥiĝas inter la montoj.

Tiam vi ne plu sentos, ke la mondo estas loko plena nur de la bruoj de konkurado pri famo kaj profito.

Tio, kion vi rigardis kiel maron de suferoj, ne plu estos tia, ĉar estis vi mem, kiu trudis al via koro tiajn afliktojn.

世人为荣利缠缚,动曰尘世苦海,不知云白风清,川行石立,花迎鸟笑,谷答樵讴。世亦不尘,海亦不苦,彼自尘苦其心尔。

348.

Por aprezi florojn, observu ilin tiam, kiam ili estas duone dispetaliĝintaj.

Por plezuriĝi en trinkado de vino, drinku nur ĝis duona ebriiĝo.

Tio estas la maniero atingi plenan ĝuon.

Se vi rigardas florojn en ilia plena florado brilkolora, aŭ drinkas ĝis plena ebriiĝo,

tiam naskiĝas en vi abomena sento.

Homoj, kiuj ĝuas riĉecon kaj honoron ĝis pleneco, devas profunde mediti pri tiu ĉi vero.

花看半开,酒饮微醉,此中大有佳趣。若至烂漫,酕醄便成恶境矣。履盈满者,宜思之。

349.

Plantoj manĝeblaj, kiuj kreskas sur la montoj, ne estas prizorgataj de homoj.

Sovaĝaj birdoj ne estas home bredataj.

Tamen ilia gusto estas nesupereble bona.

Se ni restos nemakulitaj de la vulgara mondo kaj ĝiaj kutimaĉoj,

niaj naturoj estos tute diferencaj de tiuj de la grandnombraj ordinaruloj.

山肴不受世间灌溉,野禽不受世间豢养,其味皆香而且冽。吾人能不为世法所点染,其臭味不迥然别乎!

350.

Plantado de floroj kaj bambuoj, ludado kun gruoj kaj admirado al fiŝoj,

tiaj aferoj ĉiuj devas esti faritaj en harmonio kun la vero de Budho,

por ke la menso povu esti iluminata.

Se oni nur ĝue rigardas per konfuzitaj okuloj la mirindajn belaĵojn de la Naturo,

oni ne estos pli bona ol la pseŭdokonfuceano aŭ la falsa adepto de budhismo, kiu en sia serĉado de scioj konsideras la mondon nur kiel iluzian kaj havas nenian rimedon por la savo de la mondo. —

Kian subliman misteron do oni povas trovi en tio ĉi?

栽花种竹,玩鹤观鱼,亦要有段自得处。若待留连光景,玩弄物华,亦吾儒之口耳,释氏之顽空而已,有何佳趣?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin