Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §351-355

(GMT+08:00) 2019-12-28 18:13:13     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

351.

Kvankam la vivo de ermito estas simpla kaj severa,

tamen ĝi estas plena de trankvilo kaj kontenteco.

La kamparano en la sovaĝejo vivas en krudeco kaj malklereco,

sed li konservas sian propran naturon en perfekta stato.

Se ermito rezignus sian ermitan vivon kaj revenus al la ĉiutaga klopodado de la ordinaraj homoj,

li fariĝus bazara fikomercisto. —

Tiam por li estus pli bone morti en la sovaĝejo, kie liaj animo kaj korpo konservus sian purecon.

山林之士,清苦而逸趣自饶,农野之人,鄙略而天真浑俱。若一失身市井驵侩,不若转死沟壑神骨犹清。

352.

Kiam persono ĝuas plian feliĉon ol li meritas, kaj ricevas pli da mono, ol kiom li perlaboras,

tio estas aŭ logaĵo de la Naturo aŭ insido aranĝita de la banala mondo por konduki lin al malfeliĉo.

Se li ne estas aparte singarda ĉi-rilate,

li apenaŭ evitas fali en alies artifikojn en tiu ĉi maniero.

非分之福,无故之获,非造物之钓饵,即人世之机阱。此处着眼不高,鲜不堕彼术中矣。

353.

La homa vivo estas kiel marionetoludo;

se nur la fadenoj ne estas interimplikitaj kaj vi mem estas en libera regado de tiuj fadenoj,

tiam vi estas la mastro de la direktado de via propra vivo, sen la plej eta manipulado de iu ajn alia,

kaj povas eskapi el la katenoj de la vulgara mondo.

人生原是一傀儡,只要根蒂在手,一线不乱,卷舒自由,行止在我,一毫不受他人提掇,便超此场中矣。

354.

Kiam avantaĝo aperas,

estiĝas ankaŭ malavantaĝo.

Tial oni ofte rigardas sindetenon de agado kiel feliĉon.

Antikvaj versoj legiĝas:

"Mi konsilus al vi eviti diskuton pri militado kaj akiro de feŭdo,

ĉar la reputacio de unu generalo estas farita el dek mil kadavroj."

Kaj:

"Se nur paco kaj prospero povus veni al la Imperio,

ne estus domaĝe, ke la glavo rustiĝus en sia ingo dum mil jaroj."

Legante tiujn ĉi versojn, eĉ brava kaj fajrokaraktera persono ne povus ne senti sian koron afliktita kaj malvarmiĝinta kiel glaciiĝinta akvo.

一事起则一害生,故天下常以无事为福。读前人诗云:"劝君莫话封候事,一将功成万骨枯。"又云:"天下常令万事平,匣中不惜千年死。"虽有雄心猛气,不觉化为冰霰矣。

355.

Lasciva virino povas ŝajnigi penton pri sia facilmora vivmaniero kaj fariĝi bonzino.

Homo, kiu ĉasis famon kaj riĉecon dum sia vivo, povas seniluziiĝi kaj retiriĝi al taŭista templo.

Sekve, la budhismaj kaj taŭismaj sanktejoj, kiuj estas for de la vulgara mondo, povas fariĝi rifuĝejoj por malvirtuloj.

淫奔之妇矫而为尼,热中之人寂而入道。清净之门,常为淫邪之渊薮如此。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin