Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §356-360

(GMT+08:00) 2019-12-30 08:27:42     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

356.

Kiam la ondegoj leviĝas ĝis la ĉielo,

la homoj interne de la ŝipo restas trankvilaj,

dum la homoj ekstere estas teruritaj.

Kiam insulta bruego eksplodas ĉe festeno,

tiuj, kiuj sidas en la festena ĉambro, tute ne estas alarmitaj,

dum la homoj eksteraj estas kaptitaj de konsterno.

Sekve, la noblulo devas direkti sian menson ekster la situacion, en kiu li troviĝas.

波浪兼天,舟中不知惧,而舟外者寒心;猖狂骂坐,席上不知警,而席外者咋舌。故君子虽在事中,心要超事外也。

357.

Malpliigante siajn agadojn, oni pliigas sian kapablon transpasi la vulgaran mondon.

Ekzemple:

malvastigante la rondojn de siaj amikoj, oni evitigas al si tien-reen-iradon;

fariĝinte malparolema, oni reduktas siajn okazojn fari erarojn;

ŝparante al si pensadon, oni ne eluzas sian spiriton;

kaj malakrigante siajn orelojn kaj okulojn, oni evitigas al si mokojn kaj humiliĝojn.

Tial tiuj, kiuj ĉiutage penas pliigi siajn agadojn anstataŭ ilin redukti, ja forĝas al si katenojn!

人生减省一分,便超脱了一分。如交游减便免纷扰,言语减便寡愆尤,思虑减则精神不耗,聪明减则混沌可完。彼不求日减而求日增者,真桎梏此生哉!

358.

Estas facile eviti la varmon kaj malvarmon de la sezonoj, kiuj faras siajn ciklojn,

sed estas malfacile elradikigi la nekonstantecon de interhomaj rilatoj,

ĉar, eĉ se ĝi estus forigita, la rankoraj sentoj en nia koro kontraŭ aliaj tamen estus malfacile forigeblaj.

Se ni vere povus sukcese forpeli ĉiujn tiajn sentojn,

tiam nia tuta memo estus plenigita de afableco, kiu kvazaŭ la printempa spiro blovus super la tuta Tero, karesante la miriadojn da estaĵoj.

天运之寒暑易避,人世之炎凉难除;人世之炎凉易除,吾心之冰炭难去。去得此中之冰炭,则满腔皆和气,自随地有春风矣。

359.

Trinkante teon, oni ne donu atenton al la rafiniteco de la teo;

grave estas, ke oni certigu, ke la tekruĉo neniam estas seka kaj en ĝi ĉiam estas teo trinkebla.

Trinkante vinon, oni ne donu atenton al ĝia gusto;

grave estas, ke oni certigu, ke la vintaso neniam estas malplena kaj en ĝi ĉiam estas vino trinkebla.

Neornamita liuto, eĉ se ĝiaj kordoj ne estas tiel bonaj, povas eligi tonon perfekte agrablan,

kaj simpla fluto, eĉ se ĝiaj truoj ne estas tiel normaj, povas aŭdigi melodion rave belan.

Sekve, kvankam estus malfacile atingi tian sendezirecon, kia ekzistis antaŭ la tempo de Fuxi*,

tamen metante sin en la harmoniecon kun la Naturo, oni povus atingi la nivelon de Ji Kang kaj Ruan Ji**.

*Fuxi: Legenda reganto en la antikva Ĉinio. Antaŭ lia naskiĝo, homoj adoris naturecon, havante nek aspirojn, nek sentojn ĝojajn aŭ malĝojajn, kaj sciante nek serĉi feliĉon, nek eviti malbonojn en la vivo.

**Ji Kang kaj Ruan Ji: Du el la "Sep Induloj de la Bambuaro" en la Periodo de Tri Regnoj. Ji Kang, fakulo pri liutoludo, rekomendis revenon al la natureco. Ruan Ji, kiu iam tenis superan militan pozicion, poste iris vivi kiel ermito en izoliteco.

茶不求精而壶也不燥,酒不求冽而樽也不空;素琴无弦而常调,短笛无腔而自适。纵难超越羲皇,亦可匹俦嵇阮。

360.

Laŭ budhismo oni devas sekvi la karmon, nome akcepti, kion la tempo kaj cirkonstancoj alportas;

konfuceanismo instruas, ke oni devas kontentiĝi pri sia okupita pozicio.

Tiuj ĉi du principoj estas la savzonoj, kiuj ebligas al homoj transpasi la maron de suferoj.

La vojoj de la vulgara mondo estas vastaj kaj longaj;

serĉi perfektiĝon inter eksteraj aferoj estas veki multegon da deziroj.

Se oni povas adapti sin al ia ajn situacio, kiu aperas,

tiam kien ajn oni iros, oni trovos kontentecon.

释氏随缘,吾儒素位,四字是渡海的浮囊。盖世路茫茫,一念求全,则万绪纷起,随遇而安,则无入不得矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin