Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §181-185

(GMT+08:00) 2019-08-14 19:24:24     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

181.

Sekretaj komplotoj, ekstravagancaj manieroj, strangaj talentoj kaj eksterordinaraj kondutoj, ĉiuj estas fontoj de katastrofoj en la banala mondo.

Nur per ordinara virto kaj ordinaraj agoj oni povas konservi senmakula sian propran naturon kaj tiel atingi spiritan kvietecon.

阴谋怪习,异行奇能,俱是涉世的祸胎。只一个庸德庸行,便可以完混沌而招和平。

182.

Proverbo diras:

"Se vi deziras surgrimpi monton, vi devas elteni la iradon de kruta vojeto;

se vi deziras iri en la neĝon, vi devas elteni la trapason de tre alta arka ponto."

La vorto "elteni" estas signifoplena.

Sen la firma alteniĝo al "elteni", vizaĝe al la malbonoj de la mondo dum sia malfacila vivovojo,

kiom da homoj do povus sukcese eviti fali en kavegon insidoplenan?

语云:"登山耐侧路,踏雪耐危桥"。一耐字极有意味。如倾险之人情,坎坷之世道,若不得一耐字撑持过去,几何不坠入榛莽坑堑哉!

183.

Tiu, kiu fanfaronas pri siaj atingoj kaj paradas per siaj beletraj verkoj,

sin apogas sur eksteraj aĵoj por ludi sian rolon de homo.

Fakte tiu, kiu atingas nenion brilan dum sia vivo, nek skribas eĉ unu vorton,

se li nur ne perdis sian denaskan purecon de sia interna naturo,

same povas vivi kaj labori kiel honesta homo.

夸逞功业,炫耀文章,皆是靠外物作人。不知心体莹然本来不失,即无寸功只字,亦自有堂堂正正作人处。

184.

Se vi deziras ĝui momenton da malstreĉiĝo en granda okupiteco,

vi devas anticipe fari raciajn aranĝon kaj konsideron.

Se vi deziras ĝui momenton da paco kaj kvieteco en brua medio,

vi devas anticipe ellerni la arton tion fari.

Alie vi ĉiam ŝanĝiĝos blinde laŭ la ŝanĝoj en la medio

kaj tiel fariĝos viktimo de la cirkonstancoj.

忙里要偷闲,须先向闲时讨个把柄,闹中要取静,须先从静处立个主宰。不然,未有不因境而迁,随事而靡者。

185.

Ne agu kontraŭ via konscienco;

ne spitu sentojn de ordinaruloj;

ne foruzu tutajn materialajn rimedojn.

Se vi sekvos tiujn ĉi tri admonojn,

vi povos fari vian virtan kaj naturan karakteron akceptebla por la popolo de la mondo, helpi certigi la ĉiaman kontinuecon de la vivoj de la ordinara popolo kaj krei feliĉon por viaj posteuloj.

不昧己心,不拂人情,不竭物力,三者可以为天地立心,为生民立命,为子孙造福。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin