Rigardo al la maro (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-19 12:58:48     Redaktoro:Li

Rigardo al la maro1

Cao Cao

Esperantigita de Wang Dayou

 

Kiam mi grimpas sur la supron de la Roka Monto,

Mi direktas mian rigardon al la vasta maro.

La akvo kviete malflusas kaj flusas;

La insulaj montoj leviĝas al la ĉielo.

 

La arboj kreskas dense kaj alte;

La herboj freŝe verdas kaj luksas.

Kiam la aŭtuna vento susure blovas,

Grandaj ondoj leviĝas kaj muĝas.

 

La suno kaj la luno, irante sur sia vojo,

Kvazaŭ leviĝas el la maro de tago al tago.

Ankaŭ la steloj, kiuj brilas alte en la ĉielo,

Ŝajnas estiĝi same el tie, el la akvomaso.

En tia ĝoja humoro, fronte al tia vidaĵo,

Mi kantas kanton por esprimi mian ambicion.

 

1En tiu ĉi poemo la aŭtoro laŭdas la bluan maron, kunfandante siajn sentojn kun la pejzaĝo kaj komparante sin kun la vasta maro, por implicite esprimi, ke li havas la ambicion inversigi la ordon de la aferoj de tiu ĉi mondo.

Pri la aŭtoro:

Cao Cao (155—220), kun adoltiĝa nomo Mende, naskiĝis en Qiao de Peiguo (la nuna gubernio Bo en la provinco Anhui). Distingita politikisto, militisto kaj poeto, li estis promociita al la pozicio de ĉefministro en la lastaj jaroj de la dinastio Orienta Han. Baldaŭ post sia morto li estis titolita Imperiestro Wu de Wei post kiam lia filo Cao Pi troniĝis. Cao Cao faris grandajn atingojn en literaturo, precipe en la poezia kampo.

 

观沧海

曹操(魏)

东临碣石,以观沧海。

水何澹澹,山岛竦峙。

树木丛生,百草丰茂。

秋风萧瑟,洪波涌起。

日月之行,若出其中。

星汉灿烂,若出其里。

幸甚至哉,歌以咏志。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin