La arbo antaŭ la fenestro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-26 09:48:29     Redaktoro:Li

La arbo antaŭ la fenestro

Verkis Zhang Kangkang

Elĉinigis Vejdo

Antaŭ la fenestro de mia hejmo staras arbo, kiu estas alta soforo.

En la printempo la soforo ŝajne estas pli deteniĝema ol aliaj arboj. Kiam poploj kaj salikoj jam vestas sin per junverdaj folioj, ĝi komencas eksplodi per ŝosoj grandaj kiel rizgrajnoj, nur punktitaj per kaŝita verdeco kaj absolute silentaj. Post kelkaj tagoj ĝi abrupte portas grapolojn da vinbereskaj burĝonoj, kiel helverdaj libeloj pretaj flugi kun maldikaj organdiaj flugiloj arĝente tinkturitaj sub la printempaj varmetaj nuboj. Tiun frumatenon vi povos esti vekita de alblovo da aromo el la sonĝo, la aromo dolĉa kaj delikata, tiklanta viajn viscerojn kaj ŝajne ekzistanta aŭ tute ne ekzistanta. Laŭ tiu bonodoro vi suriros la balkonon kaj suprizite ekhavos klaran vidkampon. Tuj la tuta mondo ŝajne fariĝas ĉarma kaj splenda pro la vidaĵo. La tuta arbo kovriĝas per neĝa blankeco, kiu bele falpendas malalte, kvazaŭ akvofalo disŝprucanta. La petaloj, kiel arĝentaj bidoj, leĝere svinĝiĝas en zefiro, elspirante nazpikajn kaj ebriigan aromon.

Se vi pene deŝiros grapolon da freŝaj kaj delikataj soforfloroj kaj metos ilin en vian buŝon unu post alia, vi sentos sanktan kison dolĉan kaj friskan. Kaj se vi malpeze ĝin englutos, via koro fariĝos aroma.

Post disflorado de soforfloroj, mi ekkonscias, ke la printempo vere alvenas. Mi ekhavas pli lertan inspiron, klinante min super la papero por manuskripto sur la tablo. Pro tio mia skribado fariĝas pli facila.

En somero la soforo aspektas impone, pompe kaj vivplene. Dum tiu sezono oftas pluvado. Kiam pluvego torente falis, mi emis stari antaŭ la fenestro longan tempon por observi la soforon, kiu rezignacie kliniĝas dekstren aŭ maldekstren en ventego, kaj kies verdaj folioj, kiel furioza leono, ruliĝas, turniĝas, tremas kaj ĝemadas. Kelkfoje mi konsideris, ke ĝi disrompiĝos de ŝtormpluvo. Dum la momento de brilado de fulmado kaj tondro mi vidis, ke ĝi staras firme la tutan tempon. Post pluvado ĝi malpeze deskuis la pluvgutojn de sia korpo kaj ĝiaj delikataj kaj glataj folioj, plene malsekigitaj kaj brile lavitaj de la pluvakvo, montriĝis kalmaj kaj trankvilaj.

Tiumomente mi naskis kaŝitan emocion por ĝi. Kaj mia koro ŝajne fariĝis pura kaj kristale klara. La freŝa kaj humida vaporo ŝvebis ĉirkaŭ la tablo kaj rifuzis foriri. Mi pensis, ĉu ĝi estas farita el la ligno de soforarbo? Alie, kial ĝi povas resti solida kaj fortika, portante pezajn pensojn?

La soforo jam akompanis min dum printempo kaj somero per sia verdeco. Kiam alvenas aŭtuno, la bela suno farbas la arbkronon per streko da ora koloro kaj antaŭ la fenestro prezentiĝas orkolora pompeco. Je ekblovo de la aŭtuna vento la orkoloraj folioj de la soforo pluve falas unuj post aliaj kaj mia pensfadeno ofte estas rompita de la susurado de la folioj. Mi komprenas, ke tio estas maniero de adiaŭado. Ili neniam montras tristan alkroĉiĝemon, sed simple kaj decideme adiaŭadon per eksvingo de mano eĉ sen turni sian kapon. Ili foriris de la soforo, kvazaŭ eliminante maljuniĝon aŭ forĵetante malnovecon, kio kondukas al necesa kombinado kaj al refoja renovigo. Ili fariĝis maldensaj kaj velkintaj kaj sinkis en la grundon, revenante al sia antaŭa memo. Ili bezonas ripozon por reakiri sian forton, ĝuste kiel mi bezonas forgesi tiujn kliŝaĵojn por serĉi la novan vivon. Pro tio, kiam mi fiksrigardas arbon veterbatitan kaj foli-mankan, mi tamen sentas nek afliktitecon nek tristecon, ĉar mi scias, ke ili reaperos la venontan jaron.

En vintro la soforo silentas en kvieteco. Ĝia nuda trunko, sen ajna kovro, montras al mi siajn imponecon kaj fierecon. Eble neniu donas atenton al ĝia ekzistado, sed ĝi, kvankam en soleco, vivas memfide kaj senĝene. Kiam frosta fluo skuadis ĝin, ĝiaj nigraj branĉoj, kiel brakoj de dirigento, direktis kunludadon de ventoj. Kiam la folioj tute forfalis, malkaŝiĝis bruna birda nesto ĉe la forko de branĉoj. Grasaj pigoj ĝoje ĉirpis, bekante branĉojn, kelkaj paseroj alflugis al la balkono por serĉi nutraĵojn, kaj okaze la nigra ombro de korvoj fulme preterŝvebis, kio kreis vivecan etoson jen per ĝojo jen per tristo. Tio ofte igis min diveni, kion la birdoj diras — eble ili rimarkigas min pri io. Post neĝado la soforo estas brile volvita per arĝenta koloro. Antaŭ ol la suno fandas la neĝon, oni vere ne scias, ĉu la neĝo similas al soforfloroj aŭ la soforfloroj blankas kiel neĝo.

Jaron post jaro mi akompanas la soforon ses printempojn kaj aŭtunojn. Dum mia tuta vivo la tempo, dum kiu mi kaj la soforo senvorte vidalvidas, superas tiun de ĉiuj homoj. En la longaj kaj realaj tagoj la sensona dialogo inter mi kaj la soforo formas misteran interkompreniĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin