Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §186-190

(GMT+08:00) 2019-08-26 14:18:17     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

186.

Estas du maksimoj, kiujn oni devas sekvi servante kiel regna oficisto.

La unua estas: senpartieco en juĝo naskas saĝon kaj prudenton.

La dua: vera aŭtoritateco apartenas nur al honestaj regnaj oficistoj.

Estas du maksimoj, kiujn oni devas sekvi en sia mastrumado.

La unua estas: nur toleremo kreas hejman kvietecon kaj harmonion.

La dua: nur ŝparemo povas kovri ĉiujn familiajn elspezojn.

居官有二语,曰:"惟公则生明,惟廉则生威"。居家有二语,曰:"惟恕则情平,惟俭则用足"。

187.

Ĝuante riĉecon kaj altrangecon, vi devas koni la malfacilojn de tiuj, kiuj vivas en malriĉeco aŭ okupas malaltan socian situacion.

En la floro de la aĝo, vi devas ĉiam memori, ke baldaŭ venos ankaŭ al vi kaduka maljuna aĝo.

处富贵之地,要知贫贱的痛痒;当少壮之时,须念衰老的辛酸。

188.

En viaj rilatoj kun aliaj, ne serĉu purecon tute senmakulan,

kaj estu preta toleri ĉiajn insultojn kaj kalumniojn.

Asociiĝante kun aliaj, faru vin ne tro elektema rilate personojn,

kaj estu preta akcepti miksaĵon de kvalitoj bonaj kaj degenerintaj.

持身不可太皎洁,一切污辱垢秽,要茹纳得;与人不可太分明,一切善恶贤愚,要包容得。

189.

Ne altiru sur vin la malamikecon de malnobluloj;

ili propre havas siajn malamikojn.

Ne penu flati al nobluloj;

ili ne rekompence donas favorojn por egoisma celo.

休与小人仇雠,小人自有对头;休向君子谄媚,君子原无私惠。

190.

Malsanoj kaŭzitaj de senbridigo de siaj deziroj estas kuraceblaj,

sed malordoj, kiuj venas de misperceptado pri cirkonstancoj kaj tendencoj, estas malfacile ĝustigitaj.

Baroj formitaj el materialoj estas facile detrueblaj,

sed obstakloj al la ĝusta kompreno pri justeco kaj vero estas malfacile forigitaj.

纵欲之病可医,而势理之病难医;事物之障可除,而义理之障难除。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin