PRIŜTELO DE PERSIKO (trad.) | Ĉinio | Guozhu

(GMT+08:00) 2019-09-02 16:14:57     Redaktoro:Xiong

PRIŜTELO DE PERSIKO

(El La Strangaĵoj de Liaozhai)

Pu Songling

Esperantigita de Guozhu

Junaĝe mi vizitis foje al la provinca ĉefurbo por partopreni ekzamenon en la tago de Printempa Komenco. Laŭ malnova moro, unu tagon antaŭe, komercistoj de diversaj rondoj starigis ornamitajn arkaĵojn kaj gratulis per orkestroj al la oficejo de mandarenoj, kio nomiĝas Ludo de Printempo. Ankaŭ mi tien iris kun amikoj por ĝui la spektaklon. Tiutage la homoj venis nube. Ambaŭflanke en la halo sidis oriente-okcidente kvar mandarenoj vid-al-vide, ĉiu en ruĝa robo. Tiam mi estis tro juna por scii, kiaj oficistoj ili estas. Aŭdiĝis nur bruado de homoj kaj muzikiloj. Jen elpaŝis viro vektportanta ion kaj knabo kun disetendiĝantaj haroj. Verŝajne la viro diris ion, kio tamen droniĝis neaŭdebla en la tumulta bruo. Ni vidis, ke la mandarenoj ridis kaj pedelo nigre vestita tuj ordonis laŭte, ke tiu viro komencu la ludon. La viro jesis kaj demandis kian ludon oni volas spekti. La mandarenoj interkonsiliĝis kelkajn vortojn kaj la pedelo demandis pri kio la viro lertas. Li respondis, ke li povas rearanĝi la naturan ordon de plantoj. Tion raportis la pedelo al la mandarenoj. Momenton poste li re-eliris kun ordono, ke oni alportu persikon.

La viro jesis humile kaj demetis sian veston, per kiu li kovris la keston. Ŝajnigante sin plenda, li grumblis: "Kiel malprudentas nia mandareno! En sezono de glacio, kie mi povus akiri persikon? Se mi rifuzus, tio certe kolerigos Lian Moŝton. Kion fari?"

Lia filo parolis: "Paĉjo, vi jam promesis, kiel do vi povus nun rifuzi?"

Post longa hezitado la magiisto vole-nevole parolis: "Mi jam bone pripensis. Kie oni povas trovi persikon nun, kiam la printempa neĝo ankoraŭ amasiĝas en la homa mondo? Nur en la ĝardeno de Diino Wangmu kie regas ĉiam prospero sen velko, probable ĝi troviĝas. Do unika elirejo por ni – ŝteli de tie."

La filo diris: "Hi, sed kiel oni povus ŝtupare ascendi la ĉielon?"

"Rimedo estas!" La viro respondis.

Kaj li malfermis la keston, de kie li elprenis volvaĵon da ŝnuro, proksimume je kelkdek Ĝang-oj (Ĝang = 3 metroj) longa. Ordigante la viro trovis la ekstremon, kiun li ĵetis aeren kaj la ŝnuro tuj pendiĝis aere kvazaŭ io ĝin kroĉis.

Postnelonge li ĵetis la ŝnuron pli kaj pli alten ĝis en la ĉielon.

"Venu, mia infano!" Li vokis la knabon. "Mi estas tro olda kaj peza por tien iri, do vi iru!"

Kaj li donis la ŝnurekstremon al la filo dirante: "Surgrimpu per tio!"

La filo akceptis la ŝnuron kun perpleksa mieno plendante: "Tro stultas vi, mia patro, ke vi devigas min surgrimpi al la ĉielo dek mil futojn alta per tiel maldika ŝnuro. Se ĝi interrompiĝus en la mezo, ĉu mi ankoraŭ rezervos mian vivon?"

Sed la patro kriis redevige: "Mi jam misdonis promeson kaj, nun ege pentas senhelpe. Do iru, mia filo, malgraŭ la peno. Se vi sukcesos, ni certe ricevos premion de cent taeloj da arĝento, kaj per la mono mi edzinigos al vi belan knabinon."

La filo prenis la ŝnuron kaj eksurgrimpis supren spirale. Liaj manoj moviĝis kaj piedoj sekvis kvazaŭ araneo sur araneaĵo, kaj iom post iom li eniĝis en nubaron ne plu videbla.

Post longa tempo, ekfalis persiko tiel granda kiel taso. La magiisto ĝojega dediĉis ĝin al la halo. La persiko rondiris de unu al alies mano de mandarenoj kiuj post longa observado neniel povis konfirmi aŭ nei ĝian aŭtentikecon. Subite la ŝnuro ekfalis teren.

La magiisto konsterniĝis kun ekkrio: "Ho ve! Iu disrompis la ŝnuron. Kiel mia filo sin apogas?"

Post momento, io falis. Observante li trovis, ke jen la kapo de la filo. Kun ĝi en la manoj, li lamentis: "Ho, certe la gardisto malkaŝis la ŝtelon! Fatalaĵo por mia filo!" Ree post momento, ekfalis gambo kaj membroj sin sekvis unu post alia. La magiisto kun kortuŝa plorego kolektis la membrojn de sia filo en la keston kaj ĝin fermis dirante: "Mi havas nur tiun ĉi solan filon, kiu ĉiam kaj ĉie min akompanis en migrado. Hodiaŭ pelate de la ordono li estas trafita senatendite de severa malfeliĉo. Kion mi povas fari krom lin enterigi?"

Li iris al la halo kaj petegis: "Jen, mia filo estas mortigita pro la persiko. Kompatu min kaj helpu en lia enterigo, pro kio mi restos eterne dankema al vi!" Mandarenoj treege ŝokiĝis kaj ĉiuj monalmozdonis malavare.

La magiisto akceptis ĉies donacon, enmetis ĝin en sian poŝon kaj vokis ekfrapante la keston: "Mia filo, kial vi ankoraŭ ne eliru por danki la moŝtojn pro la premio?" Ĉe lia voko ekiris de la kesto jen knabo kun disetendiĝantaj haroj, kiu kappuŝis la kovrilon kaj riverencis al la nordo. Tiu knabo, ja neniu alia ol la propra filo de la magiisto. Pro la eksterordinara mirindeco ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ bone memoras ĉi tiun magion. Poste mi aŭdis, ke adeptoj de la religio de Blanka Lotuso scipovas tiun magion, ĉu ili do estus ties disĉiploj?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin