Dek du poemoj/pecoj pri la luno (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-09-06 15:55:32     Redaktoro:Xiong

 

Redakcio: Baldaŭ alvenos la Aŭtunmeza Festo (kaj alinome: la Festo de Plena Luno), kaj la tago estas la 13a de septembro ĉi-jare. Ĝi estas tradicia festo de Ĉinio kaj nature pensigas la ĉinojn (ĉu ankaŭ iujn eksterlandanojn?) pri la luno. En la ĉina historio multegaj poetoj priskribis la lunon; por ĉi-jara Festo Sinjoro Wang Chongfang selektis kaj tradukis dek du pecojn el la ĉina klasika poezio kantantajn pri la luno, kiuj aperis ĉi-sube, por ke niaj legantoj ĝuu ilin kaj estu feliĉaj en la la Aŭtunmeza Festo.

 

DEK DU PECOJ EL LA ĈINA KLASIKA POEZIO KANTANTAJ PRI LA LUNO

 

咏月古诗词十二篇 

 

Esperantigita de Wang Chongfang

王崇芳世译

 

Simpla, kaj ankoraŭ pli simpla, en la lingvo;

Eleganta, kaj kiel eble plej eleganta, en la stilo:

Jen la plej alta celo, al kiu mi strebas en mia traduko.

 

La lunleviĝo1 月出(《诗经•陈风》)

 

Kiel brila estas la leviĝanta luno!

Kiel bela estas mia amatino!

Ŝia svelta figuro kaj gracia paŝado

Ĵetas min en raviĝon kun forta korbatado.

Kiel klara estas la leviĝanta luno!

Kiel ĉarma estas mia amatino!

Ŝia svelta figuro kaj facila paŝado

Ĵetas min en raviĝon kun spirit-agitiĝo.

Kiel hela estas la leviĝanta luno!

Kiel eleganta estas mia amatino!

Ŝia svelta figuro kaj delikata paŝado

Ĵetas min en raviĝon kun dolora sopiro.

 

1Tiu ĉi estas la plej frua poemo en la ĉina poezio, kiu priskribis la belecon de la leviĝanta luno kaj la viran enamiĝon al sia amatino.

— el Kantoj de Chen en LA LIBRO DE POEZIO (la 6a jc. a.K.)

 

月出

月出皎兮,佼人僚兮,

舒窈纠兮,劳心悄兮。

月出皓兮,佼人懰兮,

舒忧受兮,劳心慅兮。

月出照兮,佼人燎兮,

舒夭绍兮,劳心惨兮。

《诗经·陈风》

 

el DEMANDOJ AL LA ĈIELO de Qu Yuan1 《天问》片断(屈原)

 

Kie do la ĉieloj renkontiĝas kun la tero?

Kiel la dek du horoj faras unu tagon?

Kiel do la suno kaj la luno povas pendi alte?

Kaj kiel la steloj tiel viciĝas, ĉiu sur sia loko?

Se la suno leviĝas el la Suna Valo

Kaj subiras al la rivero Meng,

Je kiom da distanco do ĝi kuras

De la mateno ĝis la vespero?

Kian virton havas la luno, ke ĝi,

Por ankoraŭfoje renaskiĝi, povas mem morti?

Kian avantaĝon do povas havi,

Ke ĝi tenas en sia ventro leporon2?

 

1Qu Yuan, la plej frua granda poeto de Ĉinio (ĉ. 340 a.K.— 278 a.K).

2Antikvaj ĉinoj kredis, ke la luno havas en si bufon, aroman osmantan arbon kaj leporon, kiu pistas la drogon de senmorteco per pistilo kaj pistujo.

 

天何所沓?十二焉分?

日月安属?列星安陈?

出自汤谷,次于蒙汜。

自明及晦,所行几里?

夜光何德,死则又育?

厥利维何,而顾菟在腹?

(屈原:《天问》)

 

Nostalgiaj pensoj en la hela lumo de la luno 望月怀远(张九龄)

Zhang Jiuling (678—740)

 

El la maro leviĝas alte la hela luno, ĉi-momente ni,

Kvankam fore apartigitaj, partoprenas en ĝuo de ĝi.

Geamantoj plendas pri la longa nokto, dum mi la mian amas;

Mi dronas en amsopiraj pensoj la tutan nokton, ne dormante.

Mi estingis la kandelon, kaj la ĉambro estas inundita de la luna lumo;

Sentante la rosan humidecon, mi metas sur min plian veston.

Ne povante sendi al vi manplenon da hela lunlumo,

Mi nur iras dormi por feliĉa rekuniĝo kun vi en sonĝo.

 

望月怀远

张九龄(唐)

海上生明月,天涯共此时。

情人怨遥夜,竟夕起相思。

灭烛怜光满,披衣觉露滋。

不堪盈手赠,还寝梦佳期。

 

Demandado al la luno, kun vinpokalo en la mano 把酒问月(李白)

Li Bai (701—762)

 

Kiam do la luno komencis veni al la blua ĉielo?

Mi metas mian vinpokalon flanken kaj demandas.

Ni neniel povas konduki aŭ tiri la lunon,

Tamen ĝi ĉiam moviĝas nin akompanante.

Ĝi brilas kiel fluganta spegulo super la imperiestra palaco,

Kaj eligas eĉ pli puran lumon post disiĝo de lazura nebulo.

Ni vidas ĝian leviĝon el la maro ĉiuvespere;

Kiu do scias, kiel ĝi malaperas en la nubojn ĉe la tagiĝo?

Por kiu do la blanka kuniklo senĉese pistas la viv-eliksiron?

Kaj kun kiu najbare vivas la soleca feino Chang'e1?

La hodiaŭaj homoj ne vidis la antikvan lunon,

Sed la hodiaŭa luno siatempe prilumis la antikvulojn.

Homoj antikvaj kaj homoj nuntempaj estas kiel akvo fluanta,

Kiuj ĉiuj vidas la brilan lunon same tia, kia ĝi ĉiam estas.

Mia sola deziro estas nur, ke kiam ni kantas antaŭ nia vino,

La luno por ĉiam verŝu sian puran lumon en nian pokalon.

 

1La blanka kuniklo, Chang'e: Ambaŭ estas mitaj loĝantoj en la luno. Oni imagas, ke en la luno vivas leporo, kiu ĉiam pistas eliksiron de vivo per pistilo kaj pistujo. Chang'e estas legenda virino, kiu, trinkinte eliksiron de longa vivo, ŝtelitan de sia edzo, flugis al la luno, kie ŝi fariĝis senmorta sed estis enfermita tie por ĉiam.

 

把酒问月

李白(唐)

青天有月来几时,我今停杯一问之。

人攀明月不可得,月行却与人相随。

皎如飞镜临丹阙,绿烟灭尽清辉发。

但见宵从海上来,宁知晓向云间没。

白兔捣药秋复春,嫦娥孤栖与谁邻。

今人不见古时月,今月曾经照古人。

古人今人若流水,共看明月皆如此。

唯愿当歌对酒时,月光长照金樽里。

 

Nokta penso1 静夜思(李白)

Li Bai (701—762)

 

Antaŭ mia lito brilas la hela lunlumo —

Mi miras, ĉu jam falis surteren la prujno.

Levinte la kapon, mi fiksrigardas la lunon;

Klininte la kapon, mi profunde eknostalgias.

 

1En tiu ĉi poemo la poeto esprimas sian fortan sopiron kaj profundajn sentojn por sia naskiĝloko kaj sia familio. Leginte ĝin, ĉiu leganto povas trovi, ke en ĉi kvar mallongaj versoj, kvankam la simplaj kaj senornamaj vortoj venas al sia fino, tamen iliaj signifoj estas senfinaj.

 

静夜思

李白(唐)

床前明月光,疑是地上霜。

举头望明月,低头思故乡。

 

Drinkante sola sub la luno1 月下独酌(李白)

Li Bai (701—762)

 

Inter floroj, kun kruĉo da vino,

Mi sola drinkas sen kunulo.

Levante mian pokalon mi invitas la brilan lunon,

Kaj kune kun mia ombro jen ni formas triopon.

Sed la luno ne scias trinki,

Kaj mia ombro nur vane min sekvas,

Tamen mi tenas kun ili kompanion portempe,

Por ĝui, kaptante la printempon, la vivplezurojn.

Mi kantas, kaj la luno promenas min aŭskultante;

Mi dancas, kaj mia ombro vigle sin svingas kun mi.

Sobraj, ni nin kune plezurigas,

Ebriaj, ni nin disigas.

Lasu do al ni daŭrigi por ĉiam nian senzorgan ligon,

Ke ni iam povu rerenkontiĝi fore sur la Lakta Vojo.

 

1La soleca poeto pensas, ke estas plezure drinki kune kun la luno kaj sia propra ombro. Lia soleco rivelas lian malkontentecon pri sia aktuala vivo.

 

月下独酌

李白(唐)

花间一壶酒,独酌无相亲。

举杯邀明月,对影成三人。

月既不解饮,影徒随我身。

暂伴月将影,行乐须及春。

我歌月徘徊,我舞影零乱。

醒时相交欢,醉后各分散。

永结无情游,相期邈云汉。

 

Skribita sur la muro de la izolita loĝejo de Li Ning 题李凝幽居(贾岛)

Jia Dao (779—843)

 

Vivante en izoliteco, vi apenaŭ havas najbarojn;

La pado inter herboj kondukas al forlasita ĝardeno.

La birdoj sidas sur la arboj apud lageto;

Sub pala luno la bonzo frapas je la pordo.1

Trans la ponto la sovaĝeja koloro eniĝas en mian vidon;

La rokoj ŝajnas moviĝi en la ombroj de flosantaj nuboj.

Mi nun foriras portempe, kaj baldaŭ mi revenos,

Por dividi kun vi la kvietecon: jen la promeso nepre tenota. 

 

1Jen la legendo: iam Jia Dao, poeto de Tang-dinastio, verkis rajdante sur azeno poemon kun ĉi du versoj; li hezitis, ĉu li devos anstataŭigi la verbon "frapi je" per "puŝi" aŭ ne, li plurfoje faris la movojn jen de frapo, jen de puŝo, per sia mano; hazarde li renkontiĝis kun Han Yu, alia poeto, kaj diris al tiu sian embarason; post ioma pripenso tiu kategorie esprimis sian opinion, ke estus pli bone uzi "frapi je"; kaj poste el tiu ĉi legendo devenas la ĉina esprimo 推敲 kun la signifo "elekti [pesi] (siajn vortojn)".

 

题李凝幽居

贾岛(唐)

闲居少邻并,草径入荒园。

鸟宿池边树,僧敲月下门。

过桥分野色,移石动云根。

暂去还来此,幽期不负言。

 

Kanto pri mia filineto 幼女词(施肩吾)

Shi Jianwu (780—861)

 

Mia filineto estas apenaŭ ses-jara;

Ŝi ne povas distingi lertecon de mallerteco.

Vespere transpaŝinte la sojlon,

Ŝi preĝas, ke la luno estu ĉiam brila.

 

幼女词

施肩吾(唐)

幼女才六岁,未知巧与拙。

向夜在堂前,学人拜新月。

 

Melodio: Yumeiren1 虞美人•春花秋月何时了(李煜)

Li Yu (937—978)

 

Kiam la printempaj floroj kaj la aŭtuna luno

Ĉesos hanti mian memoron tiel ofte?

Ho, tro multaj estas por mi la amaraj pasintaĵoj!

En mian solecan ĉambron lastanokte

Denove blovis la orienta vento.

Kiel mi povus elteni en la luna lumo2

La sopiradon al mia lando perdita?

La skulptitaj balustradoj kaj la marmora perono

Devas esti ankoraŭ tie en la palaco,

Sed ho, la rozaj vizaĝoj jam palas kaj velkas!

Se vi demandus, kiom da malĝojo mi havas en la koro,

Vidu nur la printempan riveron, kiu senfine fluas orienten!3

 

1La frujaraj ci-oj de Li Yu, kiuj priskribis ĉefe la dekadencan kaj luksan kortegan vivon, havas malgrandan valoron. Li Yu ne sciis, kio estas la suferoj kaj kio estas la malĝojo, antaŭ ol li fariĝis kaptita reĝo; sed post la falo de sia regno, li verŝis siajn malĝojojn el la brusto en siajn verkojn, kiuj estas plenaj de sincereco de sentoj, vivaj imagaĵoj en simpla kaj klara lingvo, kaj sekve havas grandan emociforton. Tiu ĉi ci-o estas supozita esti lia lasta liriko, kiu estis skribita antaŭ lia morto. La literatura majstro Wang Guowei (王国维) tre alte laŭdis ĝin, dirante, ke "ĝi estis verkita per lia sango". La fama franca verkisto Alfred de Musset iam diris, ke "la plej bela poeziaĵo estas la plej despera, kaj iuj ĉefverkoj estas puraj larmoj kun despero," tia ja estas tiu ĉi ci-o. Jen kial tiu ĉi cigna kanto estas tiel vaste amata kaj plejofte recitata.

2En la ĉinaj poeziaĵoj, lunlumo estas asociita kun la imagaĵo de hejmveo.

3Vidu nur la printempan riveron, kiu senfine fluas orienten: Ĝi estas fama komparo esprimanta malĝojon pere de akvo. Malĝojo estas senforma, nevidebla kaj nepalpebla, tamen estas vive kaj trafe esprimata per tiu ĉi parolfiguro.

 

虞美人·春花秋月何时了

李煜(五代)

春花秋月何时了,往事知多少?小楼昨夜又东风,故国不堪回首月明中!

雕栏玉砌应犹在,只是朱颜改。问君能有几多愁?恰似一江春水向东流。

 

Sur boato ŝnurligita ĉe Guazhou1 泊船瓜洲(王安石)

Wang Anshi (1021—1086)

 

Inter Jingkou kaj Guazhou fluas nur akvo rivera,

Kaj la monto Zhong estas apartigita disde ili nur je kelkaj montetoj.2

Denove la printempa vento reverdigas la sudan bordon de la rivero,

Sed kiam do la brila luno prilumos mian vojon hejmen revenan?

 

1Revenante de la monto Zhong (la monto Zijin en la nuna urbo Nanjing) al la ĉefurbo por repreni la postenon de kanceliero laŭ la imperiestra edikto, la aŭtoro skribis tiun ĉi poemon, en kiu li, perfekte kunfandante siajn sentojn kun la ĉirkaŭaĵo, ne nur priskribis la pejzaĝon plenan de viveco sude de Jangzio kaj implicite esprimis sian internan ĝojon pro tio, ke li povos denove efektivigi sian altan idealon pri la politika reformo en la imperiestraj favoroj, sed ankaŭ rivelis sian ioman maltrankvilon pri la komplikaj politikaj bataloj.

2Jingkou, la nuna urbo Zhenjiang en la provinco Jiangsu; Guazhou, loko sude de Yangzhou, kie la Granda Kanalo enfluas en la riveron Jangzio; la monto Zhong estas en la nuna urbo Nanjing.

 

泊船瓜洲

王安石(宋)

京口瓜洲一水间,钟山只隔数重山。

春风又绿江南岸,明月何时照我还?

 

Melodio: Shuidiaogetou 水调歌头•明月几时有(苏轼)

Sopiro al mia frato en la nokto de la Aŭtunmeza Festo1

Su Shi (1037—1101)

 

(En la Aŭtunmeza Festo de la jaro Bingchen (la jaro 1076) mi sate drinkis kun amikoj dum la tuta nokto kaj verkis tiun ĉi poemon en ebrieco, por honori la gajan okazon kaj ankaŭ por esprimi mian fratan amon al Ziyou1.)

"En kiu tempo ni ree havos la brilan plenlunon?"

Levante la vinpokalon mi demandas la bluan ĉielon.

"Diru al mi, en la ĉiela palaco supre,

Kiu jaro estas ĉi-nokte laŭ ĝia jarkalkulo."

Mi volus rajdi sur la vento kaj supreniri tien,

Sed mi timas, ke estus tro malvarme tie en la alto

En tiuj luksaj palacoj kun marmoraj muroj.

Mi leviĝas kaj ekdancas kune kun mia propra ombro.

Ho, kiel bele estas ĉi tie en nia mondo!

La luno turniĝas ĉirkaŭ la ruĝaj pavilonoj,

Verŝante sian lumon suben tra la fenestrajn latisojn

Kaj prilumante la homojn sendormajn.

Ni ja ne devus plendi kaj riproĉi,

Sed kial do la luno ne ĉiam estas tiel ronda kaj brila?

Kiel la homoj havas siajn ĝojojn kaj tristojn, disiĝojn kaj rekuniĝojn,

Tiel la luno siajn heliĝojn kaj malheliĝojn, kreskojn kaj malkreskojn. —

Nenio en ĉi tiu mondo estas perfekta ekde la pratempo.

Mi deziras nur, ke ni ĉiuj ĝuu longan vivon. —

Tiam, kiel ajn fore ni estos apartigitaj unu de la alia,

Ni povos ankoraŭ dividi la saman lunlumon kiel ĉi-momente.

 

1Shuidiaogetou estas nomo de ĉina ci-poeziformo. La aŭtoro verkis tiun ĉi ci-on en la aŭtunmeza nokto de la lunkalendara jaro, ĉar en tiu ĉi nokto de la ĉina familia rekuniĝo ĉiaj sentoj alfluis en lian menson, kaj li pretervole eksopiris al sia pli juna frato en la malproksimo.

2Ziyou: nomo de lia frato.

 

水调歌头·明月几时有

苏轼(宋)

丙辰中秋,欢饮达旦,大醉,作此篇,兼怀子由。

明月几时有?把酒问青天。不知天上宫阙,今夕是何年。我欲乘风归去,又恐琼楼玉宇,高处不胜寒。起舞弄清影,何似在人间?

转朱阁,低绮户,照无眠。不应有恨,何事长向别时圆?人有悲欢离合,月有阴晴圆缺,此事古难全。但愿人长久,千里共婵娟。

 

Melodio: Linjiangxian 临江仙•滚滚长江东逝水(杨慎)

Yang Shen (1488—1559)

 

La ruliĝanta Jangzio senfine fluas al la oriento:

Ĝiaj ondoj jam forportis ĉiujn heroojn de la pasinteco.

Sukceso aŭ malsukceso, pravo aŭ malpravo —

Ili ŝajnas ne pli gravaj, ol la ekturno de via kapo.

Sed la verdaj montoj restas tie ankoraŭ,

Kaj kiomfoje do la subiranta suno havas la gloran postbrilon?

La blankharaj fiŝistoj kaj arbohakistoj sur la insuletoj jam

Kutimas vidi la ŝanĝiĝojn de la printempa vento kaj aŭtuna luno.

Ni do trinku ĉiu kruĉon da kruda vino pro nia feliĉa renkonto;

Tiom multe da momentaj eventoj, pasintaj kaj nunaj,

Estas jam neniiĝintaj kun niaj ridoj kaj babiloj!

 

临江仙·滚滚长江东逝水

杨慎(明)

滚滚长江东逝水,浪花淘尽英雄。是非成败转头空。青山依旧在,几度夕阳红。

白发渔樵江渚上,惯看秋月春风。一壶浊酒喜相逢。古今多少事,都付笑谈中。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin