Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §206-210

(GMT+08:00) 2019-09-12 08:36:12     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

206.

Per kvietaj okuloj taksu homojn;

per kvietaj oreloj aŭskultu iliajn vortojn;

per kvieta koro traktu ĉiujn aferojn;

kaj per kvieta menso faru rezonadon.

冷眼观人,冷耳听语,冷情当感,冷心思理。

207.

La noblulo havas grandanimecon kaj malkaŝeman koron.

Li estas prospera kaj eterne feliĉa,

kaj ĉio, kion li faras, estas karakterizata de grandanimeco kaj malkaŝemo.

Sed la trivialulo vivas mizeran vivon,

ĉar lia vido estas mallarĝa kaj mallonga,

kaj ĉio, kion li faras, estas limigita kaj malvastigita.

仁人心地宽舒,便福厚而庆长,事事成个宽舒气象;鄙夫念头迫促,便禄薄而泽短,事事得个迫促规模。

208.

Kiam vi aŭdas, ke iu faris ian malbonon,

ne tuj kondamnu lin,

ĉar povas esti, ke lia malamiko intence disvastigas kalumnion.

Kiam vi aŭdas, ke iu faris ian bonon,

ne tuj intimiĝu kun li,

ĉar povas esti, ke tio estas lia artifiko fari vin alirebla por li, kun la celo esti promociita.

闻恶不可就恶,恐为谗夫泄怒;闻善不可即亲,恐引奸人进身。

209.

Homo, kiu estas hastema kaj malzorgema,

fuŝas ĉion, kion li entreprenas,

dum homo, kiu estas kvietema kaj pacema,

ĉiam trovas benojn alvenantaj al li unu post alia.

性躁心粗者一事无成,心和气平者百福自集。

210.

En via uzado de personaro, ne estu tro severa, nek tro postulema,

alie vin forlasos tiuj, kiuj povus esti utilaj al vi.

Ne amikiĝu kun iu ajn sendistinge,

alie vi kolektos ĉirkaŭ vi nur flataĉulojn.

用人不宜刻,刻则思效者去;交友不宜滥,滥则贡谀者来。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin