Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §211-215

(GMT+08:00) 2019-09-15 15:07:42     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

211.

En la tempo de forta ŝtormo, firme staru sur viaj piedoj.

Kiam ĉio prosperas al vi kaj viaj aferoj brile floras,

direktu vian rigardon pli malproksimen.

Kiam la vojo de la vivo estas tro malfacila kaj danĝera,

vin returnu kiel eble plej frue tien, de kie vi venis.

风斜雨急处要立得脚定,花浓柳艳处要著得眼高,路危径险处要回得头早。

212.

Persono strebanta al honesteco kaj justeco devas hardi sian karakteron per afableco, por eviti konflikton kun aliaj.

Persono posedanta altajn honorojn kaj rangon devas kulturi al si la virton per modesteco, por eviti veki ĉe aliaj envion, kiu estus kontraŭ li.

节义之人济以和衷,才不起忿争之路;功名之士承以谦德,方不开嫉妒之门。

213.

Tenante regnan oficon, vi devas esti ne facile alirebla por tiuj, kiuj venas al vi kun rekomenda letero por si aŭ por iu alia.

Tiamaniere vi povas vanigi la penojn de flatuloj ricevi oficon aŭ promociiĝon per hazardo.

Retiriĝinte el la ofico, vi ne devas teni vin orgojle, nek fari vin malfacile alirebla por viaj najbaroj kaj viaj antaŭaj subuloj.

Tiamaniere vi povas plifortigi la malnovajn ligilojn de amikeco kun ili.

士大夫居官,不可竿牍无节,要使人难见以杜倖端;居乡不可崖岸太高,要使人易见,以敦旧好。

214.

Estas nepre necese time respekti tiujn en alta ofico, por ke vi ne englitu en malzorgemon kaj malseriozecon.

Estas nepre necese trakti kun respekto ankaŭ ordinarajn homojn, por ke vi ne havigu al vi malbonan reputacion de loka despoto.

大人不可不畏,畏大人则无放逸之心;小民亦不可不畏,畏小民则无豪横之名。

215.

Se viaj aferoj ne iras bone kiel vi deziras,

pensu pri tiuj, kiuj estas en ankoraŭ pli malbona situacio,

kaj tiam via plendemo malaperos.

Kiam vi estas deprimita,

pensu pri tiuj, kiuj superas vin per siaj atingoj,

kaj tiam vi ree pleniĝos de entuziasmo.

事稍拂逆,便思不如我的人,则怨尤自消;心稍怠荒,便思胜似我的人,则精神自奋。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin