Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §216-220

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:47:04     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

216.

Vi ne devas facilanime fari promesojn nur pro via bonhumoriĝo.

Vi ne devas furioziĝi per la influo de alkoholaĵo.

Vi ne devas provoki kverelojn sub momenta impulso.

Vi ne devas forlasi taskon pretekste de laciĝo.

不可乘喜而轻诺,不可因醉而生嗔,不可乘快而多事,不可因倦而鲜终。

217.

Tiu, kiu lertas en studado, kapablas kompreni la esencon de libro ĝis tia grado, ke li eĉ ekdancigas siajn manojn kaj piedojn pro ravo.

Nur tiam li povas eviti kontentiĝi nur per kompreno de la laŭvortaj signifoj de la teksto.

Tiu, kiu lertas en observado de fenomenoj, observas ĝis tia grado, ke lia spirito preskaŭ kunfandiĝas kun la objekto en unu tuton.

Nur tiam li povas kapti la esencon de la objekto anstataŭ rigide alkroĉiĝi al ĝia ekstera formo.

善读书者,要读到手舞足蹈处,方不落筌蹄;善观物者,要观到心融神洽时,方不泥迹象。

218.

La Ĉielo saĝigas unu homon, por ke li povu instrui la malklerajn popolamasojn.

Sed troviĝas homoj, kiuj paradas per siaj talentoj kaj scioj nur por montri, kiel mankas al la aliaj tiuj ĉi kvalitoj.

La Ĉielo riĉigas unu homon, por ke li povu helpi mildigi la mizeron de la popolamasoj.

Sed troviĝas riĉuloj, kiuj uzas siajn riĉaĵojn por brutale trakti malriĉulojn.

Tiuj du specoj de personoj ja pekas kontraŭ la Ĉielo.

天贤一人以诲众人之愚,而世反逞所长以形人之短;天富一人以济众人之困,而世反挟所有以凌人之贫;真天之戮民哉!

219.

Personoj de superaj virto kaj saĝo estas liberaj de vulgaraj zorgoj;

personoj, kiuj estas denaske pli aŭ malpli stultaj, ne kapablas klare percepti, nek ĝuste kompreni.

Vi povas studi kaj krei ion kune kun tiuj du specoj de homoj.

Personoj, kiuj estas denaske dotitaj per nur mezkvalita intelekto, havas certan gradon de percept- kaj kompren-kapabloj.

Tiaj homoj estas subjektivemaj kaj suspektemaj, tiel ke estas malfacile kunlabori kun ili.

至人何思何虑,愚人不认不知,可与论学,亦可与建功。唯中才的人,多一番思虑知识,便多一番臆度猜疑,事事难与下手。

220.

La buŝo estas la pordo de la koro.

Se ĝi ne estas hermetike gardata,

viaj veraj motivoj kaj intencoj ĉiuj estos lasataj tralikiĝi.

Pensoj estas la piedoj de la koro.

Se la pensoj ne estas bone regataj,

vi povos trovi vin sur la malĝusta vojo.

口乃心之门,守口不密,泄尽真机;意乃心之足,防意不严,走尽邪路。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin