Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §221-225

(GMT+08:00) 2019-09-18 15:15:45     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

221.

Se persono, kiu riproĉas iun alian, devas serĉi ion neriproĉindan en ties kulpo kaj tiun pardoni,

tiam la riproĉato havos pacon en la koro.

Se persono, kiu ekzamenas sian propran konduton, devas serĉi ion riproĉindan meze de siaj senkulpaj agoj kaj ĝin korekti,

tiam rezulte de tio lia virto pliboniĝos.

责人者,原无过于有过之中,则情平;责己者,求有过于无过之内,则德进。

222.

Infano estas plenaĝulo en embrio.

Klerulo estas altranga regna oficisto en embrio.

Se deca edukado ne estas donata en tiu ĉi stadio,

tiam nek la homo en la socio, nek la altranga regna oficisto en la kortego povos bone kaj plene uzi sian talenton.

子弟者,大人之胚胎;秀才者,士夫之胚胎。此时若火力不到,陶铸不纯,他日涉世立朝,终难成个令器。

223.

Kiam noblulo trovas sin en malfeliĉo aŭ mizero,

li ne lasas sian menson afliktita;

sed kiam li estas en festenado aŭ plezurĝuado,

li sentas maltrankvilecon kaj estas vigle atenta.

Renkontiĝante kun riĉulo aŭ potenculo,

li ĉiam estas sentima;

sed kondutante kontraŭ tiuj, kiuj estas forlasitaj kaj senhelpaj,

li ĉiam estas kompatema.

君子处患难而不忧,当宴游而惕虑;遇权豪而不惧,对茕独而惊心。

224.

Persikaj kaj prunaj floroj estas brilkoloraj,

sed kiel ilia brilkoloreco povas esti komparata kun la konstanteco de la ĉiamverdaj pinoj kaj cipresoj, kiuj prosperas la tutan jaron?

Pir- kaj abrikotarboj portas sukajn, dolĉajn fruktojn,

sed kiel ilia suka dolĉeco povas esti komparata kun la delikata aromo de la oranĝoj kaj mandarinoj?

La brilkoloraj ja rapide velkas, dum la palkoloraj daŭras.

Fruktarboj, kiuj frue floras, estas kvalite malsuperaj al tiuj, kiuj malfrue venas al fruktado.

Kiel profunda estas tiu ĉi vero!

桃李虽艳,何如松苍柏翠之坚贞?梨杏虽甘,何如橙黄橘绿之馨冽?信乎!浓夭不及淡久,早秀不如晚成也。

225.

Nur kiam oni vivas meze de kvieteco kaj trankvileco,

oni povas percepti la veran sencon de la homa vivo.

Nur kiam oni estas nutrata per kruda nutraĵo kaj vivas sen luksa ĝuo,

oni povas ekkoni la veran aspekton de la homa naturo.

风恬浪静中,见人生之真境;味淡声希处,识心体之本然。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin