Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §226-230

(GMT+08:00) 2019-09-20 16:38:13     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

226.

Tiuj, kiuj konstante parolas pri la plezuroj de la ermita vivo,

ne nepre vere komprenas la agrablecon de tia vivo.

Tiuj, kiuj konfesas, ke ili trovas malplaĉe babili pri la rango kaj riĉeco,

ne nepre jam komplete forpelis el sia menso la deziron je rango kaj riĉeco.

谈山林之乐者,未必真得山林之趣;厌名利之谈者,未必尽忘名利之情。

227.

Fari hokfiŝadon ĉe akvo estas agrabla kaj eleganta okupo,

sed eĉ en tiu ĉi okupo vi tamen tenas la povon decidi pri vivo aŭ morto.

La ludo de vejĉio* estas amuza distraĵo,

sed eĉ dum tiu ĉi ludo la batalemo tamen loĝas en via koro.

Tial, plezuro en ago ne estas tiel bona kiel evito de ago,

kaj abundo de talento estas malsupera al manko de talento en la konservo de la homa vera naturo.

*vejĉio: ludo ludata per nigraj kaj blankaj globetoj sur tabulo kun 361 krucpunktoj.

钓水,逸事也,尚持生杀之柄;弈棋,清戏也,且动战争之心。可见喜事不如省事之为适,多能不如无能之全真。

228.

En printempo la birdoj kantas, la floroj floras, kaj la montoj kaj valoj vestiĝas per luksaj brilkoloraĵoj.

Sed ĉio ĉi tio estas nenio alia ol iluzia mondo, sub la ŝajno de la miriadoj da estaĵoj de la Naturo.

Kiam aŭtune la montaj riveretoj sekiĝas, malkaŝante la nudajn rokojn,

la arboj velkas, kaj la krutaĵoj kalviĝas,

tiam la Naturo montras sian fizionomion veran.

莺花茂而山浓谷艳,总是乾坤之幻境;水木落而石瘦崖枯,才见天地之真吾。

229.

La tempo, en sia esenco, estas senlima,

sed la homoj, kiuj estas multe okupitaj, reduktas ĝin mallonga.

La mondo propre estas vasta,

sed la homoj, kiuj estas malgrandanimaj, trovas ĝin malvasta.

La belaĵoj de la Naturo ekzistas ja por homa ĝuo,

sed la homoj zorgoplenaj kaj senripozaj rigardas ilin nur kiel superfluaĵojn.

岁月本长,而忙者自促;天地本宽,而卑者自隘;风花雪月本闲,而劳攘者自冗。

230.

Por ĝui la belojn de la Naturo, ne estas necese iri al multaj famaj pitoreskejoj;

pelvogranda lageto aŭ pugnogranda ŝtono estas sufiĉa por enteni ĉiajn belaĵojn de la naturaj pejzaĝoj.

Por kapti la ĉarman subtilecon de la Naturo, ne estas necese vojaĝi al malproksimaj montoj, riveroj aŭ lagoj;

estas sufiĉe agrable sidi kviete en kabano kun fenestro plektita el branĉetoj kaj lasi al la venteto karesi viajn vangojn kaj al la luno verŝi lumon sur vin.

得趣不在多,盆池拳石间烟霞俱足;会景不在远,蓬窗竹屋下风月自赊。

sed kiel ilia brilkoloreco povas esti komparata kun la konstanteco de la ĉiamverdaj pinoj kaj cipresoj, kiuj prosperas la tutan jaron?

Pir- kaj abrikotarboj portas sukajn, dolĉajn fruktojn,

sed kiel ilia suka dolĉeco povas esti komparata kun la delikata aromo de la oranĝoj kaj mandarinoj?

La brilkoloraj ja rapide velkas, dum la palkoloraj daŭras.

Fruktarboj, kiuj frue floras, estas kvalite malsuperaj al tiuj, kiuj malfrue venas al fruktado.

Kiel profunda estas tiu ĉi vero!

桃李虽艳,何如松苍柏翠之坚贞?梨杏虽甘,何如橙黄橘绿之馨冽?信乎!浓夭不及淡久,早秀不如晚成也。

225.

Nur kiam oni vivas meze de kvieteco kaj trankvileco,

oni povas percepti la veran sencon de la homa vivo.

Nur kiam oni estas nutrata per kruda nutraĵo kaj vivas sen luksa ĝuo,

oni povas ekkoni la veran aspekton de la homa naturo.

风恬浪静中,见人生之真境;味淡声希处,识心体之本然。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin